Hermann Oberth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hermann Julius OBERTH [hEaman Obeat], naskiĝis je la 25-a de junio 1894 en Sibiu, mortis je la 28-a de decembro 1989 en Nurenbergo, estis saksa-germana fizikisto kaj kosmo-vetura pioniro de germana etno.

Dosiero:Oberth hermannstadt.jpg
Monumento de Oberth en Sibiu

Laŭ propra diro li entuziasmiĝis pri kosmonaŭtiko pro la noveloj de Jules Verne. Jam en 1917 li desegnis raketon propulsitan per alkoholo kaj oksigeno; en 1923 li priskribis la precipajn elementojn de fluid-brulaĵaj raketoj. Liaj verkoj influis interalie Wernher von Braun, kun kiu li poste kunlaboris.

Dum la dua mondmilito li laboris en la germana armea eksperimentejo en Peenemünde, interalie pri la defend-batalilo "V2".

Post la milito lia familio iris al Feucht en suda Germanio; li mem de 1948 laboris en Svislando. Poste li iris al Italio kaj Usono, kie li laboris inter 1954 kaj 1956, kaj poste en 1960.

Dum la 1960-aj jaroj li estis membro de la Naci-Demokratia partio de Germanio (NPD; dekstrema).

Kratero sur Luno estas nomita laŭ Oberth. En la film-novela serio Star Trek 3 klaso da kosmoŝipoj portas lian nomon.