Hermann Wichelhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Wichelhaus
(1842-1927)
Germana kemiisto kiu kreis la koncepton pri valento[1] de la atomoj
Germana kemiisto kiu kreis la
koncepton pri valento[1] de la atomoj
Persona informo
Hermann Wichelhaus
Naskonomo Karl Hermann Wichelhaus
Naskiĝo 8-a de januaro 1842
en Elberfeld,  Germanio
Morto 28-a de februaro 1927
en Heidelberg,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Göttingen
Universitato de Berlino
Universitato de Hajdelbergo
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Hermann Wichelhaus (1842-1927) Frankfurto ĉe Majno estis germana kemiisto, asistanto kaj lernanto de August Kekulé, diplomiĝis pri kemio en la Bonna Universitato, vizitadis la lecionojn de Edward Frankland en Londono, kaj doktoriĝis en la Universitato de Hajdelbergo. En 1873, li fondis en Berlino, la unuan Teknologian Instituton apud germana universitato kaj fariĝis ties direktoro. Dum la milito, inter 1870-71, li respondecis pri la malinfektaj procezoj de hospitaloj kaj batalkampoj. En 1902, li partoprenis en la Organiza Komitato de la 5-a Internacia Kongreso pri Aplika Kemio, okazinta en Berlino inter la 2-a kaj la 8-a de junio 1903.

Selektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ueber die Lebensbedingungen der Pflanze : Vortrag, (Pri la vivo de la plantoj) 1868
  • Wirthschaftliche Bedeutung chemischer Arbeit, (Ekonomika graveco de la kemiaj esploroj) 1893
  • Historische Ausstellung ... der deutschen chemischen Gesellschaft für die Weltausstellung in Paris 1900, (Historia ekspozicio ... el la germana kemia entrepreno por la mondekspozicio en Parizo)
  • Populäre Vorlesungen über chemische Technologie, (Popularaj prelegoj pri kemia teknologio) 1902
  • Vorlesungen über chemische Technologie, (Prelego pri kemia teknologio) 1906
  • Organische Farbstoffe; Ergänzung der Vorlesungen über chemische Technologie, (Organika tinkturo, kompletigo de la prelego pri kemia teknologio) 1909
  • Sulfurieren, Alkalischmelze der Sulfosäuren, Esterifizieren, (Sulfatiga procezo, Alkalfando pere de la Sulfata acido, Esteriĝo), 1911
  • Der stärkezucker, chemisch und technologisch behandelt, (La amelsukero, kemia kaj teknologia traktaĵo)[2] 1913

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]