Hermann Zumpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Zumpe
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1850 (1850-04-09)
en Oppach
Morto 4-an de septembro 1903 (1903-09-04) (53-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Hermann Zumpe (naskiĝinta la 9-an de aprilo 1850 en Oppach; mortinta la 4-an de septembro 1903 en Munkeno) estis germana dirigento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sian infanaĝon Zumpe pasigis en Taubenheim ĉe la Spree en la supra Luzacio. Pri tio memorigas la Zumpe-Vojo en Taubenheim. Ekde 1891 ĝis 1895 li laboris kiel kortega kapelmajstroen Stutgarto. Aŭtunon de 1895 li translokiĝis al Munkeno kaj transprenis tie la estradon de la pli malfruaj Munkenaj Filharmoniistoj. En 1897 li akceptis dungitecon kiel kortega kapelmajstro en Schwerin. Dum la kvar jaroj en la meklenburga ĉefurbo li progresigis la kortegokapelon je Schwerin al unu el la unuaj muzikensembloj en la Germana Regno. Sub lia estrado la orkestro regule vojaĝis al gastprezentadoj en Berlino, Londono, Madrido kaj Sankt-Peterburgo.

En 1901 Zumpe revenis al Munkeno kaj transprenis tie kiel ĝenerala muzikdirektoro la artan estradon de la novkonstruita Regoprinca Teatro. La 20-an de aŭgusto 1901 li prezentis okaze de malfermo de la domo per Die Meistersinger von Nürnberg. Pluaj enscenigoj de operoj el la plumo de Richard Wagner sekvis.

Hermann Zumpe mortis la 4-an de septembro 1903 en Munkeno en la aĝo de 53 jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]