Hermann von Helmholtz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hermann von Helmholtz (1821-1894)
Hermann von Helmholtz (Portreto de Ludwig Knaus, 1881)
Statuo de Helmholtz antaŭ la Humboldt-Universitato en Berlino

Hermann Ludwig Ferdinand von HELMHOLTZ [HELMholc] (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1821 en Potsdam; mortis la 8-an de septembro 1894 en Charlottenburg, nuntempe urboparto de Berlino) estis germana fiziologiisto kaj fizikisto.

Juneco kaj studoj[redakti | redakti fonton]

Helmholtz estis unua filo de lernejestro Ferdinand Helmholtz, studanto de klasikaj filologio kaj filozofio kaj intima amiko de Immanuel Hermann Fichte, filo de Johann Gottlieb Fichte. Tiu rilato sendube influis Helmholtz-on, kiu provis transformi la teoriojn de Fichte kaj Kantio al empiriaj kampoj, ekzemple psikologio.

Jam kiel junulo Helmholtz interesiĝis pri fiziko. Lia patro tamen deziris, ke li studu medicinon, ĉar ekzistis subteno por studentoj de medicino. Li do en 1838 ekstudis ĉe la Reĝa Medicina-Kirurga Instituto en Berlino, nun parto de Humboldt-Universitato. Tiu studo devigis al posta ok-jara arme-servado, kiun Helmholtz komencis en 1843; sed rekomendo de Alexander von Humboldt antaŭtempe liberigis lin.

Profesoro en Königsberg, Bonn kaj Heidelberg[redakti | redakti fonton]

Instruante anatomion ĉe la berlina Akademio de Artoj (anatomio estis grava fako por desegnantoj de homaj korpoj) li en 1849 estis vokita kiel profesoro de fiziologio kaj patologio al Königsberg (nun Kaliningrad).

En 1855 li ricevis katedron pri anatomio kaj fiziologio en Bonn, en 1858 katedron pri fiziologio en Heidelberg.

"Konservo de energio" kaj "oftalmoskopo"[redakti | redakti fonton]

En 1847 li verkis sian unuan gravan scienca laboraĵon, kiu temis pri la konservo de energio kaj baziĝis sur liaj medicinaj studoj kaj filozofiaj scioj. Li malkovris la principon de energiokonservo studante la metabolon de muskoloj. Li provis pruvi, ke dum muskola movo ne perdiĝas energio, kvankam tio signifis, ke ne ekzistas "vitalaj fortoj", kiuj movas muskolon. Tio estis refuto de la hipoteza tradicio de la naturfilozofio, kiu tiutempe estis domina paradigmo de la fiziologio.

En 1851 Helmholtz inventis la okulspegulon (oftalmoskopo), uzeblan por rigardi la fonon de okulo, kiu de tiu tempo estas uzata por esplori homajn okulojn.

Manlibro de fiziologia optiko[redakti | redakti fonton]

Tiutempe liaj interesoj koncentriĝis pli kaj pli pri la fiziologio de la sensoj. Li faris sian centran publikaĵon per "Manlibro de fiziologia optiko" (Handbuch der Physiologischen Optik), kiu dum la dua duono de la 19-a jarcento estis la fundamenta referenc-libro sur tiu kampo. Ĝi metis la bazon al empiriaj teorioj pri spaca kaj kolora vido.

Dum pluraj jardekoj Helmholtz laboris pri novaj eldonoj de la manlibro. La intereson pri lia laboro altigis disputo kun Ewald Hering, kiu defendis pri la menciitaj teorioj kontraŭajn opiniojn; tiu disputo dum la dua duono de la 19-a jarcento dividis la sciencan disciplinon. En 1863 Helmholtz publikigis libron kun la titolo Pri la sencaco de tono kiel fiziologia bazo por la teorio de la muziko, en kiu li denove demonstris sian intereson pri la fiziko de percepto. Tiu libro influis la muzik-sciencon de la 20-a jarcento.

La sensa fiziologio de Helmholtz estis la bazo de la laboro de Wilhelm Wundt, disĉiplo lia, konsiderata kiel unu el la fondintoj de la eksperimenta psikologio. Pli eksplicite ol Helmholtz li priskribis siajn esplorojn kiel specon de empiria filozofio kaj kiel studon de la menso kiel apartaĵo. Helmholtz mem en sia lasta refuto de la tradicio de la hipotezanta naturfilozofio de la komenco de la 19-a jarcento emfazis la gravecon de materiismo, koncentriĝante pri la unueco de korpo kaj menso.

Berlino[redakti | redakti fonton]

En 1871 Helmholtz translokiĝis de Bonn al Berlino por transpreni la postenon de profesoro pri fiziko, interesiĝante pri elektromagnetismo. Kvankam li mem ne grave kontribuis al tiu temo, lia disĉiplo Heinrich Rudolf Hertz famiĝis kiel unua demonstranto de elektromagneta radiado. Helmholtz ankoraŭ verkis pri multaj temoj, de la aĝo de Tero ĝis la origino de la planeda sistemo.

Pro lia intereso pri la sciencaj bazoj de sensado kaj perceptado eblas konsideri lin kiel pioniron de Cibernetiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]