Hermann von Mallinckrodt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann von Mallinckrodt
Persona informo
Hermann von Mallinckrodt
Naskiĝo 5-an de februaro 1821 (1821-02-05)
en Minden
Morto 26-an de majo 1874 (1874-05-26) (53-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Partio Zentrumspartei vd
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
Laborkampo juropolitiko vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hermann von MALLINKCKRODT (naskiĝinta en la 5-a de februaro 1821 en Minden, mortinta la 26-an de majo 1874 en Berlino) estis germana politikisto.

Domo Mallinckrodthof en Nordborchen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis juron en Berlino kaj Bonn kaj post tio ekdeĵoris en la ŝtata administrado. De 1850-51 li estis provizora ĉefurbestro de Erfurto, de 1859-60 helpanto en la Ministerio pri internaj aferoj, inter 1860-67 registara konsilisto en Düsseldorf, ekde 1867 en Merseburg kaj li retiriĝis en 1872.

Estante jam de 1852-63 deputito de la Dua ĉambro de la Prusa Landa Parlamento, li estis membro de la modera liberala partio. En 1867 li apartenis al la Nordgermana Asembleo kaj fariĝis en 1868 denove deputito de la Dua ĉambro.

Opozicigvidanto katolika[redakti | redakti fonton]

Nun li ekludis gravan rolon kiel kunfondinto kaj kondukanto de la katolika centro-partio. Ekde la eksplodo de la konflikto inter la ultramontanismaj, romfidelaj civitanoj kaj la prusa registaro lia ardo polemika pli kaj pli grandiĝis ĝis pasiega fanatikismo. Tiel li ekzemple anoncis la neŝanceligeblan reziston de la katolika civitanaro kontraŭ la Majaj leĝoj de 1873, 1874 kaj 1875. La tuton de la novaj evoluoj politikaj en Germanujo li taksis kiel sistemon nejustan kaj perfortan. La preferata celo de liaj atakoj estis Otto von Bismarck mem.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Mallinckrodt iĝis honora civitano de Erfurto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Gerhard Hohmann: Hermann von Mallinckrodt. En: Robert Stupperich (eld.): Westfälische Lebensbilder. Vol. 15, 1990, p. 195.
  • Mallinckrodt, Hermann von, en: Bernd Haunfelder (eld.): Reichstagsabgeordnete der Deutschen Zentrumspartei 1871–1933. Biographisches Handbuch und historische Photographien (= Photodokumente zur Geschichte des Parlamentarismus und der politischen Parteien 4). Droste, Düsseldorf 1999, ISBN 3-7700-5223-4, p. 212.
  • Conrad Mertens: Die Todtenklage um Hermann von Mallinckrodt. Paderborn 1880 (ULB Münster)
  • Conrad Mertens: Hermann von Mallinckrodt. Erinnerungen aus seinem Leben zu Nordborchen. Paderborn 1874 (ULB Münster)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]