Hermannplatz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tipaj oktangulaj kolonoj ankoraŭ ekzistas

Hermannplatz estas placo kaj metrostacio en Berlino (linioj / )

El la romano Metropoliteno

Alice Berg kaj la rusa inĝeniero en la romano Metropoliteno vizitas la relative novan metrostacion en la jaro 1929. Eble la aŭtoro priskribas proprajn spertojn.

Mi, eble, vane alkroĉas la metropolitenon al mia romano. Sincere dirante, mi konscias, ke mi faras ĉi tion nur por la efekto. La titolo estas bela. Sed ĝenerale ĝi al mi malhelpas. En la romano temas pri metropoliteno kaj mi mem okupas min pri la metropoliteno. La leganto povas eĉ supozi, ke la romano estas aŭtobiografia.

Interalie, mi disreviĝis pri la berlina metropoliteno. Post kiam la aŭtomato elkraĉis al mi en la manojn la biletojn kaj mi, turninte ilin antaŭ la okuloj, transdonis ilin al Alice («Tenu, alie mi perdos ilin!»), mi okupis min per esploro de la stacio. Ĝi brilis en senriproĉa pureco, kvazaŭ la germana kuirejo. Laktelumantaj lampoj sur la brilanta plafono, envice kvazaŭ soldatoj de Reichswehr, marŝis en profundon de la salono inter kahelaj okangulaj kolonoj kaj kadroj. Sur la muroj, en diverskoloraj makuloj, estis disĵetitaj afiŝoj kun transkapiĝantaj klaŭnoj, dancistinoj, kuiristoj en ridindaj blankaj kapkloŝoj kaj iuj senpiedaj rondaj figuretoj. Sub la plafono estis pendigita per brilaj ĉenetoj grandega ruĝa krajono; sur ĝi estis kuranta surskribo: «Faber».

En diversaj flankoj de la stacio ĉiam ekflamis lumaj literoj sur blanka vitro, montrante direktojn de la vagonaroj kaj elirojn sur la stratojn. La vitrigita gazeta kiosko proponis al la pasaĝeroj «Vorwärts» kaj «Rote Fahne», moskvan «Pravda» kaj blankan berlinan «Rul».

Do, pri kio mi disreviĝis? Jes, la metropolitenon mi prezentis al mi ĉiam pli majesta kaj grandioza, ol ĝi estas efektive. Alice mokis min. Kion do mi povas fari? Nur proprokula impreso estas realaĵo!

Alice ne prenis de mi la biletojn.

— Kun ĉi tiuj biletoj, — klarigis ŝi, — vi estos vojaĝanta ĉie, sed mi veturas kun vi nur ĝis la proksima halto. Mi rapidas la fabrikon.

Diverskoloraj rubandoj de la vagonaroj, haltante, rapide ŝmacis, kvazaŭ per lipoj. Post ni aŭtomate fermiĝis la pordo. Nur por unu sekundo en la fenestro ankoraŭfoje aperis la ruĝa krajono «Faber». Post tio preter la fenestro ekkuregis grizaj muroj de la tunelo.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda