Hermannsdenkmal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

51°54′N 08°50′O  /  51.9°N, 8.833°O / 51.9; 8.833 (Hermannsdenkmal)Koordinatoj: 51°54′N 08°50′O  /  51.9°N, 8.833°O / 51.9; 8.833 (Hermannsdenkmal)


Hermannsdenkmal estas monumento situanta ĉe Detmold en la montaro Teutoburger Wald por memorigi pri la batalo de Varus, en kiu venkis la ĝermanoj gvidataj de Arminio (germane Herrmann der Cherusker, latine Arminius), kontraŭ tri romiaj legioj, gvidataj de Varus.

La monumento estis konstruata de 1838 ĝis 1875. Ĝi situas sur la monto Teutberg (alteco: 386 m) kaj estas entute 53,46 m alta.