Hermeneŭtiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Hermeso, mesaĝisto de la dioj, kies nomo kaŭzis la terminon "hermeneŭtiko".

Hermeneŭtiko en filozofio estas la metodologio de la interpretado. La vorto devenas el la greka vorto ἑρμηνευτική (τέχνη), latin-alfabete: hermeneutikè (téchne), tradukebla kiel la arto de la interpretado, tradukado, klarigo kaj ekspliko. Ĝi naskiĝis en la religia medio kun la celo kompreni kaj ekspliki la ĝustan interpreton pri la sanktaj tekstoj.

Pli poste, la termino ricevis pli larĝan spektron celantan doni signifon al ĉio, kio estas malfacile komprenebla. Pro tiu senco ĝi povis esti konsiderata kiel ĝenerala teorio pri la interpretaj reguloj.

Hodiaŭ oni parolas pri jura hermeneŭtiko[1] kaj pri arta hermeneŭtiko, kio estas la metodologio de la interpretado respektive pri la juraj normoj kaj pri la artaj verkoj.

Tamen, la tasko de la hermeneŭtiko ne finiĝas en la legado kaj starigo de la interpreta metodo, sed inkluzivas ankaŭ pri la dialogoj inter la religioj (laŭ, ekzemple, Hans-Georg Gadamer) kaj tiuj de la politika pensado (laŭ Jürgen Habermas), kiuj ankoraŭ procedas per tio, kio estas nomata Hermeneŭtika cirklo.

Vere surpriza (pro ĝiaj originoj), la hermeneŭtiko influis iujn studulojn pri artefarita intelekto, kiuj taksis netaŭga la per-scian aliron aŭ pri la Ellaborado de la informoj por penetri la homan penson.

Iuj famaj analizoj pri hermeneŭtiko[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Dilthey Dilthey[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento elstarigis la centrecon de la procezo de la kompreno enen de la scienco pri la spirito, kaj apogis tiun aserton sur ontologio de la vivo, laŭ kiu “kompreni” ne estas fakeca teoria sinteno, sed la fundamenta rilato, kiun la homo plutenas kun si mem. Laŭ Dilthey, ekspliki kaj kompreni ne diferenciĝas kiel du malsamaj metodoj por klarigi homogenan objekton, sed ili estas malsamaj direktoj de la konscienco kiuj sukcesas konstitui du malsamajn objektojn (al la objektoj de la ekspliko korespondas la empiriaj sciencoj; al la objektoj de la kompreno korespondas la historiaj-sociaj sciencoj).

La kompreno povas esti artikolita en metodologio logika-trascenda specifa por apartaj teoriaj celoj: pliĝenerale, tamen, la cirklareco de la kompreno estas la maniero, en kiu la vivo referencas al si mem, absorbante ĉiujn fakultatojn de la animo (intelekto, sento, kaj vero). Dilthey aplikis la metodologian hermeneŭtikon provante atingi interpretaĵojn sistemajn kaj sciencajn situigante ĉiun tekston en ĝian historian kuntekston originan.

Post Dilthey, la disciplino hermeneŭtiko distanciĝis el tiu limiga kaj fundamenta operacio, kaj male etendiĝis ankaŭ al la plumedio kaj al la bazoj de la signifoj mem.

Martin Heidegger[redakti | redakti fonton]

En la 20-a jarcento Martin Heidegger delokis la centran problemon en sia filozofia hermeneŭtiko el la interpreto de tekstoj al la ontologia kompreno, kiun li konsideras kiel rektan “esti-en la-mondo”, neapogitan sur tekstoj aŭ simboloj, kaj do eston pli aŭtentan kaj ne kiel simplan empirian antaŭsupozon por la scio. La hermeneŭtiko fariĝas analizo pri la kondiĉoj de la ekzisto, kaj la heideggera teksto fariĝas esprima mediumo.

Kvankam Heidegger estas konsiderata inter la plejelstaraj filozofoj de la 20-a jarcento, akraj kritikoj estis adresitaj kontraŭ li de la Skolo de Frankfurto, aparte de Theodor Adorno, kiu taksas "slanga" la lingvaĵon de la heideggera filozofio kaj tial komprenebla nur por tiu, kiu havus familiarecon kun ties "filozofia dialekto".

Gerog Gadamer[redakti | redakti fonton]

Unu el fundamenaj problemoj de la hermeneŭtiko plurestas doni objektivecon al la interpreto donita, sendepende de tiu, kiu efektivigas la interpreton kaj de la kunteksto, en kiu okazas tiu interpretado. Fundamentas tiusence la kontribuoj de Hans-Georg Gadamer. Klasifiki la hermeneŭtikon kiel filozofian metodon estas nur parte ĝuste. Eblas ankaŭ ontologia aliro. La origina nocio de la termino, kutimiĝinta en la klasika teologia doktrino efektive intencis la hermeneŭtikon kiel teknikon de la ĝusta ekzegezado de la Sanktaj libroj (ekzemplo estu la uzo iuj de ĝi faras la tradicio luterana)

Tamen, la aŭtoro, kiu pli multe kontribuis al la vastiĝo de la termino, ĝuste Gadamer, ekde la unuaj paĝoj de sia precipa verko, Vero kaj metodo, metis en klareco kiel la hermeneŭtiko celis, pliradike, riveli la karakteron universan (aŭ ĉeestan en ĉiuj kampoj de la scio) de la fenomeno de la kompreno kaj, korelative, de la esploro – por tion diri per la terminoj de Immanuel Kant – pri la kondiĉoj de ĝia ebleco, aŭ pri la transsendaj strukturoj, kiuj igas ĉiam nova la genezon de la homa penso.

En aliaj verkoj Gadamer disvolvis la nesupereblan staton de la antaŭkompreno de la interpretisto, kio laŭ li ne estis sufiĉe konsiderita de klerismo.

La penso de Gadamer pri la hermeneŭtiko multe influis ĉiujn teritoriojn de la disciplinoj tradicie difinitaj kiel “homaj sciencoj”: el la literatura kritiko al la prijura interpretado. En tiu lasta kampo, aparte, ĝi produktis rezultojn preskaŭ revoluciajn kompare kun la tradicio de pozitivismo kaj idealismo.

La teknikoj de la hermeneŭtiko[redakti | redakti fonton]

En la interpreto pri teksto la hermeneŭtika vidpunkto konsideras kion la lingvaĵo diras, sed ankaŭ kion ĝi antaŭsupozas, ne diras, implicas...

Se oni referencas al sankta teksto, la metodologio por ekstrakti aŭ atingi la tekston metas almenaŭ du problemon:

  • kiun aŭtoritaton agnoski al la verkistoj (ĉar la termino mem de 'aŭtoro antaŭprezentas mem problemojn) de biblia teksto, de la inspirita teksto, de la vero revelaciita?
  • ĝis kiu punkto la interpreto de la aŭtoro devas esti ŝatata kaj konsiderata valida (kompare kun la religia tradicio kaj kolektiva legado, kiuj reprezentas grupon fidelan al tiu tradicio)?

Necesas do klariĝi pri kiuj devas esti la teknikoj de la hermeneŭtiko. La lingvaĵo mem de la arto – intencita kiel inspiro kaj produkto – estas io, kio ekscesas la limojn de la komprenebleco:

  • ĉu ĉio, kio rezultas nedirebla, estas laŭrajte ekskludenda el la historio?
  • se en Gadamer la ekstermetoda sperto pri la vero povas akceptiĝi nur funkcie de la horizontoj de la dialogo - kun la Teksto (aŭ kun la Alia) – kie rezidas kaj el kio konsistas la distanco, kiu nin disigas el teksto?

Kazoj plej famaj[redakti | redakti fonton]

La aplikaĵoj plej tipaj de la hermeneŭtiko estas tiuj rilataj al Sanktaj libroj. Tamen povas esti konsideritaj kazoj famaj pro hermeneŭtika malfacileco ankaŭ la penso de Aristotelo, precipe en ties rilatoj kun la mezepokaj fundamentoj de la kristanaj filozofio kaj teologio, la penso de Makiavelo kaj ties funkcio en la disvolviĝo de la politika scienco, la penso de Karl Marx grandparte nekonata al la marksistoj de la Oktobra Revolucio de (1917) kaj la penso de Antonio Gramsci, precipe rilate al la mesaĝo lanĉita en la Kajeroj el la karcero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankaŭ en la islama juro tio okazas. Oni vidu: Igtihad

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Masson, Scott. "The Hermeneutic Circle" ISBN 978-0-7546-3503-1.
  • De La Torre, Miguel A., "Reading the Bible from the Margins," Orbis Books, 2002.
  • Fellmann, Ferdinand, "Symbolischer Pragmatismus. Hermeneutik nach Dilthey", rowohlts enzyklopädie, 1991.
  • Khan, Ali, "The Hermeneutics of Sexual Order". Eprint.
  • Köchler, Hans, "Zum Gegenstandsbereich der Hermeneutik", in Perspektiven der Philosophie, vol. 9 (1983), pp. 331–341.

Eskteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]