Hermeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hermeso (ankaŭ Hermes[1]) – helene Ἑρμῆς – estas la filo de Zeŭso kaj de la filino de la titano Atlaso, Maja. Li estas la fluga mesaĝisto de sia patro, la ĉefdio. La romianoj nomis lin Merkuro.

Hermeso estas la dio de la vojaĝantoj kaj de la komercistoj. Li kondukas egale la animojn de la mortintoj al Hadeso. Li estas amiko de la homoj, sed li estas ankaŭ trompemulo. Li inventis la liron, la ŝalmojn, la muzikan skalon, la astronomion, la mezurojn, kaj la zorgon pri olivarboj.

Hermeso portas ĉapelon kun flugiloj, sandalojn kun flugiloj, kaj la kaduceon, vergon kun du enplektitaj serpentoj. Hodiaŭ, la kaduceo estas la simbolo de la medicina profesio. Hermeso estas ankaŭ la protektisto de la medecinistoj kaj de la ŝtelistoj.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.csun.edu/~hcfll004/mycen.html greke http://www.theoi.com/Cult/HermesCult.html greke http://www.elta-net.gr greke http://www.elolimpo.com/?nombre=hermes&s=per

Utilaj ligiloj esperante

(vikipediaj aŭtomataj tradukoj)

Piednotoj

Ŝablono:LigoElstara