Hermetschwil-Staffeln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermetschwil-Staffeln
Blazono de Hermetschwil-Staffeln
Hermetschwil
former municipality of Switzerland
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 20′ 0″ N 8° 20′ 50″ O / 47.33333 °N, 8.34722 °O / 47.33333; 8.34722 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 0″ N 8° 20′ 50″ O / 47.33333 °N, 8.34722 °O / 47.33333; 8.34722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1109
Areo 3,34 km²
Alteco 406 m super marnivelo
Poŝtkodo 5626
Komunumkodo 4069
Mapo de Hermetschwil-Staffeln
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hermetschwil-Staffeln estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1109 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hermetschwil-Staffeln situas ĉe la okcidenta bordo de la lago Flachsee, kiu estiĝis pro baro de la rivero Reuss. Ĝi konsistas el la du vilaĝoj Hermetschwil kaj Staffeln. Flachsee estas bela naturprotekta rezervejo de nacia signifo, kiu donas vivejon al multaj minacataj birdospecoj kaj amfibioj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hermetschwil-Staffeln limas en nordo al Bremgarten kaj Zufikon, en oriento al Unterlunkhofen, en sudo al Rottenschwil kaj Besenbüren, en okcidento al Bünzen, kaj en nordokcidento al Waltenschwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hermetschwil-Staffeln situas ĉe la kantona ĉefvojo de Bremgarten al Muri. Per la poŝtaŭtolinio de Bremgarten al Rottenschwil la komunumo estas konektita al la publika trafikreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 troviĝas en distanco de proksimume 8 km en Aesch.

Historio[redakti | redakti fonton]

Korto de la Monaĥejo Hermetschwil

La unua dokumenta mencio de Hermetschwil datiĝas el la jaro 1064 kiel Hermenswil.

La historio de Hermetschwil-Staffeln estas forte ligita kun la historio de la virina Monaĥejo Hermetschwil, kiu estis fondita kiel virina filio de la Monaĥejo Muri fine de la 12-a jarcento. La jurisdikcio pri Hermetschwil apartenis ĝis la 1415, kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris la regionon, al la Habsburgoj. Dum tri jarcentoj la komunumo nun apartenis al la Libera Distrikto, kiu estis komune regata teritorio de la tiamaj membroj de la Svisa Ĵurkomunumo.

En marto 1798 Argovio estis dum la Helveta Revolucio liberigita de la ĵurkomunuma servuteco helpe de la francaj trupoj de Napoleono. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la komunumo apartenis al la Kantono Baden. Ek de 1803 ĝi estas parto de la distrikto Bremgarten de la nova Kantono Argovio.

En la jaro 1953 la komunumo ŝanĝis sian nomon oficiale de Hermetschwil al Hermetschwil-Staffeln.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]