Hermolaus Barbarus la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ermolao Barbaro
(1454-1493)
Patriarko de Akvilejo
Patriarko de Akvilejo
Persona informo
Naskiĝo 21-a de majo 1454
en Venecio  Italio
Morto 14-a de junio 1493
en Romo  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo filozofolingvistopastrodiplomato • klasikisto • tradukisto • entomologo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hermolaus Barbarus, la Juna (1454-1493) (naskiĝis en Venecio, en la 21-a de majo 1454 - mortis en Romo, en la 14-a de junio 1493) estis itala humanisto, katolika patriarko kaj diplomato serve de la Respubliko de Venezio.

Biografio

Li estis filo de Zaccaria Barbaro, venecia politikisto kaj diplomato. En tre juna aĝo sendiĝis de la priava onklo Hermolaus Barbarus, la Maljuna (1410-1471)[1], episkopo de la urbo, al Verono por studi la latinan kun Matteo Bosso (1427-1502)[2]. En 1462, por perfektiĝi, kaj en la latina, kaj en la greka, li vojaĝis al Romo, kiu li havis kiel sia instruisto Pomponio Leto, kaj poste Theodorus Gaza (1415-1475)[3]. Fininte kun sukceso la cursum studiorum, en 1468 li laŭrokroniĝis kiel poeto, en Verono, de la reĝo Frederiko la 3-a.

Inter 1471 kaj 1473 li akompanis la patron al Napolo, titulara de la venecia ambasadejo, kaj estante dekokjara, li verkis sian unuan laboron: De caelibatu. Kiam li estis 20jara li plentradukis la grekan filozofon Temistion (317-388)[4], poste parafraze publikigita en 1481.

Reirinte al Veneto en la 23-a de aŭgusto 1474 li konkeris la diplomon pri doktoriĝo en artoj kaj en la 27-a de oktobro 1477 li diplomiĝis en civila kaj kanonika juro. Post nelonge li nomumiĝis titulara de la katedro pri etiko. Kiel profesoro, li instruis super ĉio sur la Ethica Nichomachea de Aristotelo, avertante siajn lernantojn kontraŭ la latinaj tradukoj de Aristotelo faritaj el la araba, malprofite de la rekta tradukado el la greka, kiel li kutime faris. Fakte, inter 1474 kaj 1476 li publikigis siajn komentojn al la Etiko[5] kaj Politiko[6] kaj en 1478 la Retoriko[7].

En 1483 li promociiĝis kiel senatano de la Respubliko de Venecio. En 1486, li reprezentis, kune kun Domenico Trevisano, la urbon Venecion dum la solenaj festoj de la kronado de la reĝo de la romioj Maksimiliano la 1-a kaj dum tiuj celebraĵoj li estis omaĝita kun la titolo de kavaliro. Inter la 23-a de marto 1488 ĝis la 11-a de aprilo 1489 li oficis kiel ambasadoro rezidanta en Milano. En 1490 li estas nomumita kiel ambasadoro en Romo en la kortego de la papo Inocento la 8-a, kaj jen tie ĉi neatenditaĵo okazis.

En la 12-a de marto 1491 post la morto de la patriarko de Akvilejo, Marco Barbo (1420-1491)[8], Ermolao restis en la aŭdienco de la papo, ĝis kiam decidiĝos la nomigo de la nova patriarko, ĉar, ĝis tiu momento la senato ne estis prezentinta al li, kiel kutime, la nomumigpeton. Tamen, la papo, ne atentinte al ĉi tiu cirkonstanco, lin nomumis la nova Patriarko de Akvilejo, kaj aldiris ke ĉi favoro estis justa rekompenco dank'al lia kono kaj virto. Barbaro principe rifuzis tian honorigon, oferita de la pontifico, sed kiam Inocento lin ordonis nome de la sankta obeeco, li devis submetiĝis kaj akcepti la postenon. En tiu momento, la papo metis sur lin la surplison, helpata de kardinalo inter la ĉeestantaro, kaj poste dum la konsistorio deklarita patriarko de tiu preĝejo.

La proceduro estis rigore kontraŭa al la leĝoj de la respubliko, kiuj malpermesis al la propraj ambasadoroj, sen antaŭa rajtigo de la senato, akcepti postenon aŭ nomumigon, sen la principoj de ili sankciitaj. Tiamaniere ke, por pravigi la proceduran malobeon, la papo skribis leteron al la doĝo, petante lian konfirmon de la nomumigo, sed la Konsilio de la Dek, komisiita de la materio, decidis tion, ke Ermolao devus rezigni je la patriarkeco. Kaj li, post iom da nedecido, senprokraste plenumis.

Por solenigi sian decidon, li elektis la sanktan ĵaŭdon, antaŭ la ĉeesto de la papo kaj de la tuta sankta kolegio, tamen, la papo rifuzis lian rezignon. Nek la obeo al la ordonoj de la senato sufiĉis kiel pravigo. Iom malprudente, li ne pensis pri petado de eksigo al la senato, malgraŭ la opozicio de la papo, kaj montris sin siavice obeema al la leĝoj de la registaro. Krom tio, li devis lasi Romon kaj reveni al Venecio. Eble, se li tiel estus aginta, la afero estus alia, kaj ĉio transformiĝus en simpla polemiko de jurisdikcio inter la kortego de Romo kaj la venecia respubliko. Sed, restante en la ĉefurbo, kvankam la rezigno estis plenumita, li estis rigardita kulpa antaŭ la leĝo, kaj tio devigis la Senaton fari uzon de pli rigora procedo.

Rezulte de tiu situacio li estis forpelita de la respubliko kaj senrajtigita de ajna publika aŭ privata ofico. Rilate al la patriarkeco de Akvilejo, teknike li restis kiel titulara, sed la senato, krom la ekzilo al li atribuita, malpermesis la patriarkajn rentumojn, kaj alnomumis Nicolò Donato (1434-1497)[9] lialoke, eĉ se tiu nomumigo ne estus ratifikita de la papo. La situacio komplikiĝis kaj la patriarka diocezo estis administrita de Giacomo Valaresso, episkopo de Kapodistrio, sub la titolo Ĝenerala guberniestro.

Verkoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Ĝermo-Italio

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj