Hermosillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermosillo

emblemo

loĝlokoj de Meksiko • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 83000–83299
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 855 563  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 5′ N, 110° 57′ U (mapo)29.075-110.95833333333Koordinatoj: 29° 5′ N, 110° 57′ U (mapo) [+]
Alto 200 m [+]
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Hermosillo (Sonora)
Hermosillo (Sonora)
DEC
Hermosillo
Hermosillo
Situo de Hermosillo
Hermosillo (Meksiko)
Hermosillo (Meksiko)
DEC
Hermosillo
Hermosillo
Situo de Hermosillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hermosillo [+]
vdr


Hermosillo estas urbo en nordokcidenta parto de Meksiko, sur ebenaĵo rigardanta al la Kalifornia Golfo. Ĝi situas en alto de 237 m, ĉe kunfluo de riveroj Sonora kaj San Miguel, oriente de la Kalifornia Golfo. Ĝi estas ĉefurbo de federacia ŝtato Sonora kun ĉirkaŭ 600 000 loĝantoj (2004).

Hermosillo estas komerca kaj prilabora centro de la akvum-mastruma provinco. Oni kultivas sur la ĉirkaŭaj agroj ĉefe maizon, tritikon, kotonon, fabon, sed oni ankaŭ bredas bovon.

En la urbo formas kontraston la koloniismaj kaj la modernaj konstruaĵoj. Ĝi estas populara vintra ripozloko, kun universitato ekde 1938.

Oni minas en la proksimo kupron.

En Hermosillo naskiĝis Hermes Alberto Carvajal, fama eldonisto kaj verkisto.

Hermosillo havas flughavenon kaj ĝi estas grava stacio sur la ĉefvojo inter la nordokcidenta limurbo Mexicali kaj Meksikurbo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]