Hernusando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hernusando
urba areo de Svedio • urbeto
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 508  (2020) [+]
Loĝdenso 1 615 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 38′ N, 17° 56′ O (mapo)62.6322817.93794Koordinatoj: 62° 38′ N, 17° 56′ O (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Areo 11,46 km² (1 146 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hernusando (Svedio)
Hernusando (Svedio)
DEC
Hernusando
Hernusando
Situo de Hernusando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Härnösand [+]
vdr

Hernusando (svede Härnösand) estas la ĉefurbo de la regiono Västernorrland, kiu konsistas el Medelpad kaj Angermanio (svede Ångermanland) en Svedio. Ĝi estis fondita en 1585 sur insulo apud la elfluo de Ångermanälven. La nomo kredeble elvenas de la prasveda diino Herno (svede Härn), kiu supozeble havis kultcentron ĉe la insulo antaŭ la alveno de kristanismo. Ekzistis diskuto pri la nomo de la urbo, sed la moderna teorio estas ke Hernusando signifas la strando de la insulo de Herno.

En la fino de 18-a jarcento Hernusando estis unu el la plej modernaj urboj en Eŭropo, ekzemple ĝi havis la unuajn elektrajn stratlanternojn en Eŭropo kaj la unuan urban telefonsistemon en Svedio. Nuntempe ĝi estas malgranda kultururbo kiu enhavas proksimume 25 000 loĝantojn.

Esperanto en Hernusando[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de esperantistoj en Hernusando estas en la libro Hindo rigardas Svedlandon de sinjoro Lakŝmiswar Sinha, barata esperantisto kiu veturis en Svedio inter la jaroj 1929-30. Li mencias iujn esperantistojn kiuj montris al li la grandajn segejojn en la urbo (kiuj ne plu ekzistas) kaj la liberecan muzeon.

Pri la unua klubo oni nuntempe scias malmulte krom ke ĝi estis gvidita de gimnastikdirektoro E. Blomberg iam dum la 1930-aj jaroj.[1]

En 2006 fondiĝis la Hernusando Esperantista Klubo (HEK), la dua esperantista klubo en la urbo. La klubo kiu estis fondita de Tomas Q Nilsson estas nuntempe rekonata kiel unu el la plej aktivaj en la lando. Ekde 2007 okazas ĉiu-jare Oranĝa Renkontiĝo apud Hernusando. Ĝi iĝis konata kiel mojosa kaj iom eksperimentema internacia renkontiĝo por junuloj en bela naturo. La programo kutime miksas seriozajn prelegojn, muziko, poezio, saŭno, homfutbalo, bretajn ludojn k.t.p. Ĝis nun krokodilado preskaŭ forestis dum la renkontiĝo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto-movado en Svedio, 10-an dec. 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]