Hero kaj Leandro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo de Hero kaj Leandro

Leandro estas heroo de helenaj mitoj. Lia amatino, Hero estis pastrino de Afrodito kaj loĝas en la turo Sestos, ĉe la rando de Helesponto. Leandro, junulo el Abidoso, kiu loĝas ĉe alia flanko de markolo, enamiĝas al ŝi, kaj li naĝadas ĉiunokte trans Helesponto por intervidiĝi kun ŝi. Hero ekbruligis fajron sur la pinto de sia turo por gvidi lin tra la markolo.

Cedante al la karesaj vortoj de Leandro kaj al liaj argumentoj, ke Afrodito, kiel diino de la amo, abomenus troan sekvon de la kulto de virgeco, Hero konsentis dividi sian amon kun li. Sed dum unu ŝtorma nokto ondegoj disvojigas Leandron kaj forta vento estingigis la lumon, kaj li perdiĝas en la maro kaj dronas. Hero ĵetas sin de sur la turo pro malĝojo kaj ankaŭ mortas.

La nomon Hero portis ankaŭ fama ŝipo.

Eksteraj ligiloj

greke http://remacle.org/bloodwolf/poetes/falc/musee/hero.htm greke http://gutenberg.spiegel.de/grillprz/wellen/wellen.htm greke http://www.deutsche-liebeslyrik.de/xschill1.htm greke Hero and Leander, angle