Heroa legendo de Arslan
El Vikipedio
La Heroa legendo de Arslan (japane アルスラーン戦記 Arusurān Senki) estas la titolo de japana fantazia serio. La verkinto, Yoshiki Tanaka, komencis skribi Arslan en 1986 kaj daŭre skribas ĝin, kun la nuna nombro de 13 romanoj kaj unu flankrakonto en la oficiala gvidlibro Arslan senki tokuhon. Ĝi estis transformita en mangaon, du animeajn filmojn, kaj kvarvoĉan, nefinitan video-animeon.
En la 19-a jarcento, Naqib-ul-Mamālik (نقیب الممالک), reĝa rakontisto de la kortego de Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro, reĝo de Irano, iĝis populara pro la kreado la rakonto "Amir Arsalān-i Nāmdār", kaj la japana rakonto estas fantazio laŭ la simila persa rakonto. Multaj karakteroj havas nomojn de la persa epopeo Amir Arsalan.