Herodo Agrippa la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
DINASTIO DE HERODOJ
Herodo Agrippa la 2-a
Herodo Agrippa la 2-a.
sekso = vira
latina nomo = Marcus Iulius Agrippa
naskiĝodato = 28
mortodato = 100?
nacio = juda
aktiveco = reĝo de Kalkido (Libano) ekde 50 ĝis 53, fine reĝo de Bataneo kaj Trakonitido
incipit = reĝo vasalo de Romo, filo de Herodo Aprippa la 1-a

Herodo Agrippa la 2-a estis romia reĝo de Judujo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kreskiĝinte en Roma, Herodo Agrippa la 2-a ne posteulis la patron post ties morto ĉar tiam li estis tro juna kaj en Romo oni decidis ke la Romia Judujo estu regata rekte de romia Prokuratoro. Nur en la jaro 50 li obtenis la regnon (tetrarkion) de Kalkido en Libano, okaze de la morto de sia onklo Herodo. Ricevinte la ŝarĝon elekti la ĉefsacerdotojn de Klaŭdio (53), li formovis la ĉefsacerdoton Ananon (kiu estis kondamniginta la kristanaron post la plendoj de loĝantoj de Jerusalemo.

Li perdis la tetrarkion en la jaro 53, ĉar konfidita pri pli vasta regno, kiu inkluzivis la Bataneon, la Trakonitidon kaj regionojn najbarajn al Libano, al kiuj aliajn aldonis Nerono.

Apostolo Paŭlo procesita. Pentraĵo de Nikolai Bodarevsky (1875). Flanke de Herodo lia fratino Julia Bereniko.

Li regis, ĉiam laŭ la volo de romianoj, kaj ankaŭ en la unua juda militribelo de 66 li provis konvinki la judojn kapitolaci; pro tio li estis kompensita de Romio per teritoriaj pligrandigoj. Pri la fino dlia reĝado mankas sufiĉaj informoj kaj ne certas la dato de lia morto.

La Nova Testamento rakontas pri lia renkonto kun Paŭlo de Tarso en la Agoj (ĉapitro 26) kie estas dirate ke tiu reĝo trovis Paŭlon senkulpa, sed lin sendis al la supera tribunalo de Romo laŭpete de Paŭlo mem.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]