Heroldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la esperantlingva revuo, vidu la paĝon Heroldo de Esperanto.
Heroldoj en Windsor

Heroldo laŭ PIVreta vortaro estas regna militisto aŭ oficisto, kies rolo estas anonci gravaĵojn, kiel ekzemple proklamo de kronado aŭ de milito, aŭ plenumi servojn de oficiala kuriero por la regnestro. En la eŭropa mezepoko heroldoj havis renoman pozicion en la socia ordo, kaj ilia rolo konsideratas antaŭŝtupo de diplomato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Heroldoj kutime bone konis la mezepokan militan, dokumentan kaj ŝtatan juron. Ili havis diplomatian imunecon kaj obeis honoran regularon, kiu interalie malpermesis la porton de armiloj aŭ la spionadon pri militaj informoj de la malamika flanko. Ili kutime portis apartan mantelon dekoritan per la blazono de sia regnestro.

La heroldoj interalie en turniroj aŭ militaj bataloj respondecis pri la identigo de la kavaliroj laŭ siaj blazonoj. Tiucele kreiĝis blazonaj libroj, kiuj faciligis tiun taskon. El tio poste evoluiĝis la heraldiko.