Herotenoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herotenoro oni nomas specon de la tenorvoĉo. Herotenoroj havas pli „pezan“ , portivan voĉon ol ekz. lirika tenoro, ili kantas en la drama fako. Volumeno kaj rezisto de la herotenora voĉo estas gravaj por ĝia kvalito, tamen ankaŭ ĝia modulkapablo gravas.

La signifo de heroo ĉi tie tamen ne estas komprenenda kiel eco de heroa rolkaraktero, sed laŭsence de drama heroo, t.e. de la protagonisto. Kontraŭe al primadono, la "unua kantistino", la koresponda nomo primo uomo kvazaŭ formortis. La vorto Heldentenor [herotenoro] havis tian gravecon por Germanlingvaj operoj, ke ĝi eniris i.a. la Anglan, la Francan, la Rusan kaj Polan lingvojn.

La voĉspeco subdividiĝas je pluraj formoj, ekz. la Tenore Robusto, kiu en la granda romantika opero de (Wagner kaj ankaŭ de Verdi) kantas la dramegajn titolpartiojn, aŭ la Tenore di Forza, kies partioj ja ĝenerale estas lirikaj, sed postulas en la kulminoj de iliaj arioj brilan, eruptan voĉon.

Voĉfako herotenoro[redakti | redakti fonton]

Herotenoro krome estas nomo por voĉfako, en kiu estas kunigitaj la ĉirilataj opero- kaj oratoriopartioj.

Ekzemploj por partioj de la herotenoro estas

Kelkaj famaj herotenoroj estas Jacques Urlus, Leo Slezak, Lauritz Melchior, Bernd Aldenhoff, Mario del Monaco (kiu tamen krom la Otello antaŭ ĉio kantis spinto-partiojn), Max Lorenz, Franz Völker, Set Svanholm, Ramon Vinay, Wolfgang Windgassen, Jon Vickers, Wolfgang Neumann, René Kollo, Peter Hofmann, Siegfried Jerusalem, Peter Seiffert, Ben Heppner, Sandor Konya ktp.

Voĉfako junula herotenoro[redakti | redakti fonton]

La junula herotenorojunulan herotenoron kaj precipe sian Italan karakterizadon, la tenore spinto, oni ĝenerale rigardas kiel aparta voĉfako. Multaj herotenoroj en pli frua fazo de sia kariero kantas partiojn de junula herotenoro, kiujn aliflanke ankaŭ kantas prefere lirikaj tenoroj.

Famaj partioj de la junula herotenoro estas

En la voĉfako "junula herotenoro" hejmas kantistoj kiel ekz. Hans Hopf, Siegfried Jerusalem, Klaus Florian Vogt kaj la usonano Robert Dean Smith.

La repertuaron de tenore spinto (parte ankaŭ en la miksformo de la lirico spinto) kantis i.a. Enrico Caruso, Benjamino Gigli, Jussi Björling, Giuseppe di Stefano, Franco Corelli, Carlo Bergonzi, Luciano Pavarotti, Placido Domingo, José Carreras.