Herrliberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herrliberg
Blazono de Herrliberg
Herrliberg en la jaro 1794, gravuraĵo de Heinrich Bruppacher
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Meilen
Koordinatoj  47° 17′ 13″ N 8° 36′ 54″ O / 47.28694 °N, 8.61500 °O / 47.28694; 8.61500 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 13″ N 8° 36′ 54″ O / 47.28694 °N, 8.61500 °O / 47.28694; 8.61500 (mapo)
Areo 8,97 km²
Alteco 464 m super marnivelo
Poŝtkodo 8704
Komunumkodo 0152
Mapo de Herrliberg
vdr

Pri la komunumo

Herrliberg estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 5752 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Herrliberg situas ĉe la ora bordo de la Lago de Zuriko norde de la distrikta ĉefurbo Meilen ĉe la okcidenta deklivo de la montoĉeno Pfannenstiel. La komunumo konsistas el la partoj Herrliberg Unter Dorf - la nuna vilaĝocentro ĉe la lagobordo -, Herrliberg Ober Dorf - sur teraso je duono de la monto, kiu estis la iama vilaĝocentro kaj iam nomiĝis Dächliswil -, kaj Wetzwil kaj Kittenmühle - kiuj ambaŭ situas sur la dorso de Pfannenstiel en oriento de la komunumo, Kittenmühle iam nomiĝis Breitwil.

Najabaraj komunumoj

La komunumo Herrliberg limas en nordo al Erlenbach, en nordnordoriento al Küsnacht, en oriento al Maur, en sudo al Meilen, kaj aliflanke de la Lago de Zuriko en sudokcidento al Oberrieden kaj en nordokcidento al Thalwil.

Trafiko

Tra Herrliberg pasas la orborda linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu de la Ĉefstacidomo Zuriko tra Zuriko-Stadelhofen kaj Meilen kondukas al Rapperswil. La stacidomo de Herrliberg-Feldmeilen fakte ne situas sur la teritorio de la komunumo mem, sed kelkajn metrojn pli sude apud la municipo Feldmeilen, kiu apartenas al Meilen. Tra la trajnoj kaj lokaj aŭtobusoj la komunumo estas bonege konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipoj de la Zuriklaga Ŝipkompanio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Herrliberg datiĝas el la jaro 1153 kiel Hardiperc.

En la 8-a jarcento ĉe la bordo de la vilaĝa rivereto estis fondita la vilaĝeto Tächliswil, la setlejo de Tachilo. La loko estis poste dividita en la supra kaj malsupra vilaĝo. Je belega alteco de 600 m kaj bonaj agroj estiĝis la setlejo de Wezzo (Wetzwil), kiu estis donacita en la jaro 797 al la Monaĥejo Sankt-Galo, kiel evidentiĝas el tiama dokumento. Je sama nivelo troviĝas ankaŭ la etaj setlejoj Breitwil kaj Intwil. En la malfura mezepoko ekfloris la vinkulturado kaj estis fonditaj pli supre Rütihof kaj ĉe la lagobordo la bieno Schipf kaj la setlejoj Busenhard, Grüt, Habüel, Rain kaj Sellholz.

La bienoj kaj terposedaĵo dum mezepoko apartenis parte al al civilaj kaj parte al ekleziaj regantoj, kiel la Granda Monaĥejo, la Virina Monaĥejo kaj la Monaĥejo Einsiedeln. En la jaro 1412 Herrliberg komplete submetiĝis al la suverenco de la urbo Zuriko kaj estis integrita en la voktodistrikton Küsnacht. Ek de 1815 la komunumo apartenas al la distrikto Meilen.

Konataj personecoj

Herrliberg estas la loĝloko de la eksmebro de la Svisa Federacia Konsilio, Christoph Blocher, kiu estis malelektita la 12-an de decembro 2007 el la federacia registaro.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto