Hersberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hersberg
Blazono de Hersberg
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47°29′32″N 7°47′0″O  /  47.49222°N, 7.78333°O / 47.49222; 7.78333 (Hersberg)Koordinatoj: 47°29′32″N 7°47′0″O  /  47.49222°N, 7.78333°O / 47.49222; 7.78333 (Hersberg)
Nombro de enloĝantoj 307
Areo 1,67 km²
Alteco 512 m super marnivelo
Poŝtkodo 4423
Komunumkodo 2827
Mapo de Hersberg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hersberg estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 307 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hersberg situas sur monteto de la Ĵurasa Montaro oriente de la kantonĉefurbo Liestal.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hersberg limas en nordokcidento al Arisdorf, en nordoriento al Magden (Kantono Argovio), en sudoriento al Nusshof, en sudo al Sissach kaj Lausen, kaj en sudokcidento al Liestal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hersberg estas konektita per poŝtaŭtolinio al Pratteln kaj Liestal kun la publika trafikreto.

En la valo la komunumo disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino. Sur la teritorio de la komunumo situas la norda portalo de la Belchentunelo, per kiu la aŭtoŝoseo pasas la Ĵurason.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hersberg datiĝas el la jaro 1226 kiel Herisperch.

Ek de 1380 la supera jurisdikcio pri Hersberg apartenis al la Grafoj de Thierstein, dum la bienojn kaj la senjorecon posedis la Monaĥejo Olsberg, fakto pri kio atestas la tiel nomita Olsbergerhof, kiu estas la plej malnova konstruaĵo en Hersberg. En la jaro 1461 la urbo Bazelo akiris la senjorujon Thierstein-Farnsburg kaj per tio la vilaĝon Thierstein. Tio provokis multjaran konflikton inter la urbo Bazelo kaj la Monaĥejo Olsberg, kiu povis estis solvita nur per kontrakto el la jaro 1664 atribuanta al Bazelo ĉiujn rajtojn pri Hersberg. Dum la 30-jara Milito la vilaĝo Hersberg estis rabita de hispanaj trupoj kaj poste fariĝis viktimo de la pesto.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]