Herschel Evans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ray Bauduc, Herschel Evans, Bob Haggart, Eddie Miller, Lester Young, Matty Matlock en Howard Teatrejo en Vaŝingtono.
Foto de William P. Gottlieb.

Herschel Evans (* 9-an de marto 1909 en Dentono, Teksaso; † 9-an de februaro 1939 en Novjorko) estis usona ĵaz-tenorsaksofonisto de svingo. Li famiĝis pro sia ludo en la Count Basie Orchestra ekde 1936 ĝis 1939. Li mortis jam en la aĝo de 29 jaroj pro kormalsano.

Vivo kaj verkado

Herschel[1] Evans ja naskiĝis en Teksaso, pasigis tamen sian infancecon plejparte en la regiono de Kansasurbo, kie laboris lia kuzo, trombonisto kaj gitaristo Eddie Durham. Ĉi tiu persvadis lin, ke li ŝangiĝu de la aldo- al tenorsaksofono. Evans akiris unuan famon dum la spontankoncertoj en la ĵazdistrikto inter la Dek Dua kaj Dek Oka Stratoj de Kansasurbo. En la 1920-aj jaroj li pretere revenis Teksason kaj ludis 1928-29 en la orkestro de Troy Floyd en San Antonio. En ĉi tiu bando li restis ĝis 1932. En 1934 li ludis ĉe Coleman Hawkins; longan tempon li prezentis kun Lionel Hampton kaj Buck Clayton en Losanĝeleso.

Meze de la 1930-aj jaroj li revenis al Kansasurbo; ekde 1936 ĝis sia morto li ludis en la Count Basie Orchestra. En ĉi tiuj jaroj la famo de Herschel Evans atingis sian kulminon: Li muzike duelis kun kunbandano kaj saminstrumentisto Lester Young, surdiskigante tiamaniere ĵazklasikaĵojn. One O’Clock Jump montras la kontrastajn stilojn de Evans kaj Young. Lia impeta ludmaniero influita de Coleman Hawkins kontrastis la pli trankvilan ludon de Lester Young. Post la elformado de la stilo tipa por Hawkins kun mallongaj kaj simplaj frazoj, blovataj per granda forto kaj impeto, Herschel Evans ektenis altan gravecon por li postaj tenorsaksofonistoj kiel Don Byas, Buddy Tate (kiu anstataŭis lin ĉe Basie), Illinois Jacquet kaj Arnett Cobb.

Herschel Evans aranĝis la pecojn Texas Shuffle kaj Doggin’ Around de Count Basie (1938) kaj estas aŭdebla kiel klarnetisto en Jumpin’ at the Woodside (1938). Kelkaj el liaj plej bonaj solooj troviĝas en The Glory Of Love, One O’ Clock Jump, John’s Idea kaj Smarty (1937) Gerorgianna, Send For You Yesterday, Swinging The Blues, Doggin’ Around, Texas Shuffle kaj Blue And Sentimental de Basie (1938). Aldoniĝas de Lionel Hampton Shoe Shiner’s Drag kaj Muskret Ramble kaj de Harry James One A Clock Jump kaj Life Goes To A Party (1938). Krome ekzistas sonregistraĵoj kun Troy Floyd (1929), Mildred Bailey kaj Teddy Wilson.

Diskografio

Kiel gastmuzikisto ĉe

  • Hot Lips Page: Pagin’ Mr. Page: His Greatest Recordings 1932-1946 (ASV)
  • Richard M. Jones: 1927-1944 (Classics)
  • Count Basie: The Original American Decca Recordings (MCA GRP 36112) 1937-39
  • Lester Young: Lester Amadeus (Phontastic, 1936-38)
  • Count Basie: 1936-1938; 1938-39 (Classics)
  • Teddy Wilson: 1938 (Classics)
  • Harry James: 1937-1939 (Classics)
  • Lionel Hampton: 1938-1939 (Classics)
  • Billie Holiday: The Quintessential (Columbia, 1938)

Literaturo

Rimarkoj

  1. En kelkaj konsultlibro li estas srkibita kiel „Hershel Evans“