Hervás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Hervás
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Sergio Pérez Martín (PSOE)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 4.062  (2008)
Geografio
Areo 59,78
v  d  r
Information icon.svg
Hervás sub neĝo
Ponto Fuente Chiquita

Hervás estas hispana vilaĝo kiu troviĝas norde de la Provinco de Cáceres kaj pro tio de la regiono Ekstremaduro. Ĝi enhavas loĝantaron de 3.839 loĝ. laŭ statistiko de INE 2005. Ĝi troviĝas je 120 km de Cáceres kaj 90 de Salamanca. Ĝi estas administra centro de komarko Valo de Ambroz. La klimato estas milde kontinenta, kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Ĝi estas unu el la lastaj vilaĝoj el la regiono Ekstremaduro antaŭ eniro en regiono Kastilio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde ties fondiĝo la vilaĝo apartenis al Senjorejo de Béjar, en regno de Kastilio, pasante al administrado de la provinco de Cáceres sekve de administra reformo de 30 de novembro de 1833.

Fine de la 12a jarcento la ĉevaliroj de la Orden del Temple (templanoj) konstruis ermitejon en zono konata kiel Santihervás, sub protekto de kristanaj martiroj Gervasio kaj Protasio, en fruktodona loko ĉerivera je unu kilometro de la Vía de la Plata (Arĝento Vojo). Tiu konstruaĵo estis la bazo de la domaro. Proksime de tiu templa ermitejo de Santihervás konstruiĝis kasteleton en zono jam konata kiel Hervás, en kies interno konstruiĝis paroĥa preĝejo de Sankta Maria. Dum jarcentoj 13a kaj 14a disvolviĝis la komenca vilaĝo ĉirkaŭ la fortikaĵo.

La juda kvartalo[redakti | redakti fonton]

Ekde la la 15a jarcento juddevenaj familioj instaliĝas en Hervás. Sekve kreiĝis la nune konata kiel juda kvartalo, aro da konstruaĵoj el tero kaj ligno ankoraŭ konservitaj laŭ sia tiama stato en la malalta zono de la vilaĝo pli proksima de la rivero Ambroz. Tiu kvartalo famigis la vilaĝon kaj estas unu el la plej famaj "judería" (juda kvartalo) el Hispanio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Franciskana Malsanulejo konstruita en la 18a jarcento, nuna sidejo de la urbodomo de Hervás. La Monaĥejo de la "Trinitarios", nune restadejo de la regiona registaro. La Muzeo Pérez Comendador -Leroŭ, lokita en la Palaco de Dávila , de la 18a jarcento. La Paroĥejo de Sankta Maria, renesanca, kerno de la fondiĝo de Hervás, en la alta kvartalo de la vilaĝo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa industrio de Hervás ekde la 18a jarcento ĝis la 19a estis tekstila, kun ĝis kvin entreprenoj komence de la 20a jarcento. Poste la industrio el ligno ĉefe de kaŝtanarbo, famigis kaj iel riĉigis la vilaĝon. Tiu industrio, kune kun manfarado nune vigliĝas. Lastatempe turismo, kun sekvaj servoj estas la ĉefa enspezokialo de Hervás.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]