Hesio-Darmstadt

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
1. Landgrafujo Hesio-Darmstadt
2. Grandduklando Hesio
3. Respubliko Hesio
Origina nomo 1. Landgrafschaft Hessen-Darmstadt
2. Großherzogtum Hessen und bei Rhein
3. Volksstaat Hessen
15671945
Flagge Großherzogtum Hessen ohne Wappen.svg
flago
Wappen-HD.png
blazono
Geografio
Map-DR-Hesse.svg
Grandduklando Hesio en la Germana Regno
Ĉefurbo:
Areo:
7688.36 km² (1910)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1282051 (1910)
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
1. 1567-1806 monarĥio (landgrafujo)
2. 1806-1918 monarĥio (grandduklando)
3. 1918-1845 respubliko
Patrina lando:
Estiĝo:
1567: divido de la landgrafujo Hesio inter 4 heredantaj filoj
Pereo:
1945: unuigita kun iama Hesio-Kaselo al nova federacia lando Hesio
Antaŭaj ŝtatoj:
Landgrafujo Hesio Landgrafujo Hesio
Postsekvaj ŝtatoj:
Hesio Hesio
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Hesio-DarmstadtHesujo-Darmstadt (aŭ ...-Darmŝtato), germane Hessen-Darmstadt [hesn darmŝtat], estis historia germana ŝtato kun ĉefurbo Darmstadt, situanta proksimume en la sudo kaj mezo de la nuna federacia lando Hesio, kiu ekzistis kun diversaj ŝtatformoj kaj nomoj de 1567 ĝis 1945.

Kiel ĝia najbaro kaj rivalo Hesio-Kaselo dum pluraj jarcentoj, la landgrafujo Hesio-Darmstadt ekestis en 1567 per la divido de la iama landgrafujo Hesio. Dum preskaŭ 400 jaroj la du iamaj landgrafujoj restis disigitaj. Post la napoleona erao kaj la Viena Kongreso, la norda, Hesio-Kaselo, eliris kiel "elektoprinclando Hesio"; la suda, Hesio-Darmstadt, kiel "grandduklando Hesio". Ambaŭ Hesioj fariĝis partoj de la Germana Regno: La estinta elektoprinclando fariĝis prusia provinco, la grandduklando fariĝis memstara membro-ŝtato de la Regno.

La Novembra Revolucio en 1918 forigis ĉiujn monarĥiojn en Germanio. La Germana Regno fariĝis la Vajmara Respubliko, kaj la grandduklando Hesio fariĝis respubliko, Volksstaat Hessen = respubliko Hesio. Post la Dua Mondmilito ĝi estis kunigita en 1945/46 kun la iama elektoprinclando kaj eksa prusa provinco al nova federacia lando, kiu komence nomiĝis "Grand-Hesio", sed baldaŭ ŝanĝis sian nomon al Hesio kaj en 1949 membriĝis en la Federacia Respubliko Germanio. Fine la partoj de la iama landgrafujo Hesio estis denove unuigitaj al unu komuna ŝtato.

[redakti] Geografio

La grandduklando Hesio konsistis el du geografie disaj partoj: "Supra Hesio" norde de Frankfurto kaj de la Majno, kaj "Rejna Hesio" sude. Notindas ke dum la jaroj 1866 ĝis 1871 nur la norda parto, ne la suda, membriĝis en la Nordgermana Federacio.

[redakti] Eta kronologio


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj