Hesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia Lando
Hesio

Flago Blazono
Bazaj informoj
administra centro: Wiesbaden
areo: 21 114,79 km²
loĝantoj: 6 391 360 (fine de decembro 2022)
loĝdenso: 288 loĝantoj/km²
ŝuldoj : 6.099 €/loĝanto (fine de 2010)
ŝuldoj entute: 37,1 miliardoj da € (2010)
ISO 3166-2: DE-HE
oficiala retejo: www.hessen.de
Esperanto-asocio: Hesa Esperanto-Ligo (HELO)
Politiko
ĉefministro: Volker Bouffier (CDU)
(ekde 2010)
reganta(j) partio(j): CDU kaj Alianco '90/La Verduloj
lasta elekto: 22-a de septembro 2013
sekva elekto: 2018
Reprezento en la
Federacio Konsilo
:
5 voĉoj
Situo en Germanio

HesioHesujo, germane Hessen [hesn], hesie Hesse [hesə], estas federacia lando en la centro de Germanio. Ĉefurbo estas Wiesbaden, plej granda urbo estas Frankfurto ĉe Majno. Fine de decembro 2022 ĝi havis 6 391 360 loĝantojn.

La metropolo kaj pli etaj urboj

Frankfurto ĉe Majno estas unu el la plej signifaj urboj de Germanio. Ene de la urbaj limoj vivas "nur" 680 000 loĝantoj, sed kun plej proksimaj ĉirkaŭurboj temas pri 2 milionoj. En la tuta metropola regiono Rhein-Main vivas pli ol duono de ĉiuj loĝantoj de Hesio, kaj ankaŭ la plej multaj aliaj grandaj urboj de la lando estas ĉi-tie: Wiesbaden (277 000 loĝantoj), Darmstadt (147 000), Offenbach (121 000), Hanau (89 000), Rüsselsheim (60 000) kaj Bad Homburg (52 000).

Ekster la regiono Rhein-Main, la plej granda urbo estas Kaselo, la historia centro de norda Hesio, kiu havas 199 000 loĝantojn kaj estas la tria plej granda urbo de la lando. Sekvas Marburg (80 000 loĝantoj), Gießen (77 000) kaj Veclaro (51.000) en centra Hesio, kaj Fulda (64 000) en orienta Hesio.

En la zono ĉirkaŭ Frankfurto estas naŭ pliaj urboj kun po pli ol 30 000 loĝantoj (Rodgau, Oberursel, Dreieich, Maintal, Hofheim am Taunus, Neu-Isenburg, Langen, Dietzenbach kaj Mörfelden-Walldorf). Ĉe la sudhesia turisma strato Bergstraße troviĝas tri pliaj urboj de tiaj dimensioj (Bensheim, Viernheim kaj Lampertheim). Kvankam Limburg en la ocidenta landoparto havas "nur" 33 000 loĝantojn, ĝi estas la regiona centro por tiu regiono, relative maldense loĝata.

Administra divido

Distriktaroj

Ekde 1981 Hesio estas dividita en tri grandaj administraj distriktaroj: Darmstadt en la sudo, Gießen en la centro kaj Kassel en la nordo. Tiuj tri regionoj konsistas el 5 eksterdistriktaj urboj kaj 21 distriktoj kun 426 komunumoj.

Distriktoj

en distriktaro Darmstadt (la Sudo):

  1. distrikto Bergstraße (HP)
  2. distrikto Darmstadt-Dieburg (DA)
  3. distrikto Groß-Gerau (GG)
  4. distrikto Hochtaunus (HG)
  5. distrikto Main-Kinzig (HU)
  6. distrikto Main-Taunus (MTK)
  7. distrikto Odenwald (ERB)
  8. distrikto Offenbach (OF)
  9. distrikto Rheingau-Taunus (RÜD)
  10. distrikto Wetterau (FB)


en distriktaro Gießen (la Centro):

  1. distrikto Gießen (GI)
  2. distrikto Lahn-Dill (LDK)
  3. distrikto Limburg-Weilburg (LM)
  4. distrikto Marburg-Biedenkopf (MR)
  5. distrikto Vogelsberg (VB)


en distriktaro Kassel (la Nordo):

  1. distrikto Fulda (FD)
  2. distrikto Hersfeld-Rotenburg (HEF)
  3. distrikto Kassel (KS)
  4. distrikto Schwalm-Eder (HR)
  5. distrikto Werra-Meißner (ESW)
  6. distrikto Waldeck-Frankenberg (KB)

Eksterdistriktaj urboj

Urboj kaj komunumoj

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la landa parlamento greke mediprotektaj mapoj pri Hesio greke mapoj pri hesaj urboj

Ŝablono:LigoElstara