Hester Jonas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hester JONAS (naskiĝis ĉ. 1570 en Monheim am Rhein; mortis la 24-an de decembro 1635 en Neuss, Germanio) estis la tiel nomata sorĉistino de Neuss.

Post sia edziniĝo al la muelisto Peter Meurer, Hester translokiĝis al la muelejo de Neuss. Tie ŝi multe suferis epilepsion. Ŝi agis kiel akuŝistino kaj sciis pri la sanigaj efikoj de plantoj, inter kiuj ankaŭ de la mandragoro.

En novembro de la jaro 1635 ŝi estis arestita, sesdekkvarjara, pro sorĉoj, kaj torturita. La urbestra tribunalo akuzis ŝin pri damaĝigaj sorĉoj, forfalo de dio, pakto kun la diablo, ktp. Jam jarojn antaŭe oni rakontis, ke Hester estis sorĉistino, sed pro la pligrandiĝo de la rumoroj, la altranguloj sentis sin devigataj agi.

Dum la du unuaj pridemandadoj la 15-an kaj 22-an de novembro, Hester kontestis la riproĉojn. La 19-an kaj 20-an de decembro ŝi estis sidigata dum po 3 horoj sur sorĉistinan seĝon, torturseĝon kun feraj najloj. Post tio ŝi konfesis laŭ atendo de la akuzantoj. Ŝi konfesis, ke ŝi armoris plurfoje kun nigra viro nomita "Hans Beelzebub" kaj ke ŝi malhelpis homojn kaj bestojn per sorĉoj. Ŝi diris ankaŭ, ke la diablo estis en ŝi. Dum la sama nokto ŝi sukcesis eskapi el la malliberejo, sed iom pli poste ŝi estis rekaptita kaj malliberigita en la muelejturon. Tie ŝi malagnoskis sian "konfeson", sed post vipado per "akraj vergoj" la sekvan tagon ŝia rezisto rompiĝis kaj ŝi konfesis ĉion, pri kio oni akuzis ŝin. La tribunalo kondamnis ŝin al morto. La 24-an de decembro 1635 Hester Jonas estis senkapigita per glavo, post kio ŝia korpo estis forbruligita. La saman tagon ŝiaj cindroj estis disŝutitaj en la venton.

La kompleta protokolo de la pridemando estas videbla en la urba arkivo de Neuss.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • „Die Ballade der Hexe Hester“ de Peter Maiwald
  • Wessels, Helmut, Neuss und St. Quirinus zu Fuß, Bachem 2004, ISBN 3761618018