Het Esperanto in tien lessen
Het Esperanto in tien lessen | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Antoon Jozef Witteryck | |
Eldonjaro | 1902 | |
Urbo | Bruĝo | |
Eldoninto | A.-J. Witteryck | |
Paĝoj | 72 | |
Het Esperanto in tien lessen (Esperanto en dek lekcionojn), eldonita kaj verkita en 1902 [1] [2] de la flandra Esperanto-pioniro Antoon Jozef Witteryck [3], estas la unua presita Esperanto-lernolibro por nederlandlingvanoj en Flandrujo. Ĝi baziĝis sur la franca "L'espéranto en dix leçons" far Théophile Cart kaj Maurice Pagnier.
Notinde estas ke la nederlanda lingvouzo de tiu libro tre malsimilas al tiu de nuntempe. Kontraŭe, la Esperanto estas tiel freŝa kvazaŭ ĝi estus hieraŭ skribita.
Referencoj
- ↑ Bibliografio de Internacia Lingvo nro 2824, p. 278; 2-a eldono de 1904
- ↑ En Nederlando, ankaŭ en 1902, aperis la pli ampleksa verko "Volledig Leerboek der opkomende wereldtaal Esperanto" de Dreves Uitterdijk.
- ↑ Historio de Esperanto III, p. 855
-
Eldono de 1923, paĝoj 2 kaj 3.
-
Eldono de 1933