Het Esperanto in vijf lessen
Het Esperanto in vijf lessen | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Antoon Jozef Witteryck | |
Eldonjaro | 1910 | |
Urbo | Bruĝo | |
Eldoninto | A.-J. Witteryck | |
Paĝoj | 43 | |
Het Esperanto in vijf lessen (Esperanto en kvin lecionoj), verkita kaj eldonita en 1910 [1] de la flandra Esperanto-pioniro Antoon Jozef Witteryck, estas unu el la unuaj presitaj Esperanto-lernolibroj por nederlandlingvanoj en Flandrujo. Ĝi estas ege konciza kaj speciale destinita por la personoj kiuj sufiĉe bone scias la gramatikan regularon de la nederlanda lingvo. En tiu tempo oni kutimis emfazi la simplecon de la Esperanto-gramatiko. Nuntempe la libreto antaŭ ĉio gravas el la vidpunkto de la historio de Esperanto. Efektive, Witteryck estis fidela Esperantisto kiu klare avertis siajn samtempulojn kontraŭ la tiam danĝera Ido-movado (vidu paĝo 8). Notinde estas ke la nederlanda lingvouzo de tiu libro tre malsimilas al tiu de nuntempe. Kontraŭe, la Esperanto estas tiel freŝa kvazaŭ ĝi estus hieraŭ skribita.
Referencoj
- ↑ Bibliografio de Internacia Lingvo nro 2826a, p. 278; 3-a eldono 1912
Historiaj paĝoj
-
Sendata eldono