Genta altaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Het Lam Gods)
La Genta altaroLa dia ŝafido

La Genta altaro, alinomita La dia ŝafido (loke nomata Lam Gods) estas oleopentraĵo de fratoj Hubert van Eyck kaj Jan van Eyck, fondintoj de la flandra pentrista skolo, la fondintoj de la tabulpentrado de la Malaltaj Landoj. Ili estis same pioniroj, unuaj reprezentantoj de la flandra pejzaĝismo kaj renesanco.

La altaron mendis la riĉa genta civitano Joos Vijd kaj lia edzino Lysbette Borluut en 1426 ĉe Hubert[1], post kies morto ĝin finis Jan en 1432. Oni hodiaŭ ne povas distingi kioman parton pentris unu, kiun parton pentris la alia.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La flugila altaro havas dudek tabulojn (poliptikajn), sur kiuj aperas 250 figuroj.

Krom semajnfinoj kaj festotagoj, la altaraj flugiloj estis alfermitaj. Sur la supraj kvar partoj estas videbla la sceno de la anunciacio (anĝela saluto), sur la du subaj partoj meze situas figuroj de Sankta Johano la Baptisto kaj Apostolo Johano, pentritaj kiel statuoj. De la rando videblas elstaraj, realeskaj figuroj de la donacinto kaj lia edzino, en genuanta pozicio, plej supre arke aranĝite videblas la figuroj de la du profetoj kaj la du sibiloj, la sibilo de Erythrea kaj sibilo de Cumae.

En la interna parto sube, meze videblas tiu ĉefa bildo, kiu figurigas – laŭ la libro de apokalipso – simbole – en bildo de vivfonto originante ĉe piedoj de la dia ŝafido – la verkon de la savo kaj adorantan aron je la sanktuloj.

Dum la religiaj militoj gardistoj zorgis pri la altara bildo, por eviti ties damaĝon fare de la protestantoj – kiuj kondamnis la ornamadon de la preĝejoj. Jozefo la 2-a, hungara reĝo kaj germana-romia imperiestro, same kondamnis figurigojn de la altaro. Napoleono la 1-a forkaptis ĝin. La altaraj flugiloj realvenis nur post la unua mondmilito. Oni ŝtelis kelkajn tabulojn en 1934[2], post tiam anstataŭigas ilin kopio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lam Gods (nederlande). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2013-05-07.
  2. Belanrijke diefstal te Gent (nederlande). Arkivita el la originalo je 2014-04-04. Alirita 2013-06-05.