Aliseksemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hetero)
La simbolo de aliseksemo

Aliseksemo en medicina (psikiatria) kaj seksologia signifo estas plejparta aŭ ekskluziva erotika sentemo (reakciemo) al personoj de alia sekso. Laŭregule ĝi estas manifestata per senta inklino, pli intensa travivado aŭ neceso de sente pli signifaj rilatoj kun personoj de alia sekso, kapablo enamiĝi al ili , kutime ankaŭ per specife pli granda genitala reakciemo aŭ sopiro al fizika proksimeco aŭ orgasmaj agoj rilate al tiuj personoj.

Nealiseksemulo povas esti samseksemuloambaŭseksemulo, eventuale ankaŭ neniuseksemulo. Ankoraŭ ne estas konata preciza kaŭzo de diversaj seksaj orientiĝoj. Multaj[kiu?] asertas ke seksprefero estas denaska eco, sed plejparto de la kristana konservemularo asertas ke tiu afero estas propravola elekto, kaj ke homoj konsideriĝu respondecaj pri sia agado.

Deviga aliseksemo temas pri la ideo, ke aliseksemo, precipe en virinoj, estas kaj supozata, kaj eldevigata per patriarkeca socio. Konsekvence, ĉiu, kiu diferencas de la aliseksema normo estas konsiderata aberacia aŭ abomeninda.

Aliflekseblo (kofrovorto inter "aliseksemo" kaj "fleksebla," kaj kalkeo de simila kofrovorto en la angla, heteroflexibility) estas formo de seksa orientiĝo aŭ situacia seksa konduto, karakterizata per minimuma samseksema aktiveco en alie ĉefe aliseksema orientiĝo, kiun oni distingas de ambaŭseksemo.