Heterofonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heterofonio estas formo de aludata plurvoĉeco, kiu lokas inter homofonio kaj improvizado, kaj je kiu pluraj instrumentoj samtempe ornamas la gvidan melodion. Du aŭ pli voĉoj tutmemstare kaj spontane deflankiĝas tone kaj ritme de la temo.

Deveno

La nocion heterofonio enkondukis en 1901 la muziksciencisto Carl Stumpf citante Platonon kaj esprimis per tio apartan manieron de spontana plurvoĉeco,je kiu „laŭ la ĉefaj trajtoj identa tonmoviĝo“ (Stumpf) estas muzikata de pluraj instrumentistoj aŭ kantistoj samtempe, tamen kiel variantoj diferencaj laŭ la detaloj.

Disvastiĝo

Heterofoniaj muzikpraktikoj ekzistas en la mez-orienta (persa, araba, turka) artmuziko, en la ĵazo ili unuflanke aperas en la fruformoj de la strataj resp. marŝaj bandoj, aliflanke en la Libera Ĵazo, realigitaj per la konscie kaj intence defazigita prezentado de la temo per du blovinstrumentistoj.

Vidu ankaŭ