Hetvehely
Hetvehely [hetvehej], germane Hetfhell, kroate Tević estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szentlőrinc. En la loknomo hely signifas hungare: loko.
Bazaj informoj
- Areo: 21 6 km²
- Loĝantaro: 440
- Poŝtkodo: 7681
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 46°08′04″N 18°02'46″E
Situo
Hetvehely situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ la fervoja linio Budapeŝto-Pécs.
Historio
Hetvehely senhomiĝis pro la turkoj post la mezepoko. La refondiĝoj fare de hungaroj kaj germanoj okazis en la 18-a jarcento. En 1979 la proksima vilaĝeto Kán aliĝis al Hetvehely. En 2001 vivis tie 8 % germanoj, 9 % ciganoj.
Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo