Heuersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
transporto de la kompleta historia Emmaus-kirko al Borna
Taborkirche (2007)
Heuersdorf (oktobro de 2006)

Heuersdorf estas urboparto de Regis-Breitingen en Saksio kaj al ĝi apartenas komunumo Großhermsdorf, sendependa ĝis 1935.

Grava konstruaĵo de la komunumo estis la romanika Emmaus-preĝejo el la 13-a jarcento. Ĝi estis unuafoje menciita en 1297 kaj estis transportita al Borna en 2007.

Heuersdorf kiel la komunumo estis unuafoje menciita en 1487 kiel Heynnersdorff.

En 1949 komenciĝis brunkarbo-minado sude de Heuersdorf, kio kondukis al tiu registara decido de 1994, ke la komunumo devas alisetliĝi pro la ampleksiĝanta minado. Post longa jura luktado kaj protestoj, la komunumo estis partigita al urbo Regis-Breitingen (2004). La komunumo perdis la lastan juran proceson la 25-an de novembro 2005.

La restaĵoj de la vilaĝo malaperis inter la jaroj 2007 kaj 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]