Heuriger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heuriger (rekta traduko en eo: ĉijara) signifas en Aŭstrujo kaj novvinon kaj ankaŭ la lokon, kie la vino estas poglase aŭ pokruĉe vendata por surkoka trikado. Je tio povas temi pri laŭsezone limigita vintrinkejo aŭ pri profesia entrepreno. La rajto de la vinkulturistoj, vendi mem kulturitan kaj produktitan vinon en la propra domo sen aparta rajtigilo, en Aŭstrujo devenas de dekreto de Jozefo la 2-a el 1784. Origine oni okazigis la distrinkigon por prezenti al la vinkulturistoj kaj la loĝantaro de la loko kaj de la tuja ĉirkaŭaĵo la vinon de la aktuala rikolto. Dua ĉiujara dato estis kutima, por malplenigi la barelojn por la venonta vinberorikolto.

Tia laŭsezona distrinkigo de vino okazas ankaŭ en aliaj germanlingvaj regionoj, kie ili havas nomojn kiel StraußwirtschaftHeckenwirtschaft

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]