Hexe Lilli – Die Reise nach Mandolan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
sorĉistino Lili -
la vojaĝo al Mandolan
longa filmo
Originala titolo Hexe Lilli - die Reise nach Mandolan
Produktadlando  Germanio
 Hispanio
 Aŭstrio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 17-a de februaro 2011
Daŭro 90 minutoj
Ĝenro infanaj filmoj
Kameraado Thomas Kiennast
Reĝisoro(j) Harald Sicheritz
Produktisto(j) Michael Coldewey
Scenaro Bettine kaj Achim de Borries
Laŭ la verko de Knister
Filmita en  Germanio kaj
 Barato
Muziko de Ian Honeyman
Ĉefrolantoj
Produktinta firmao Walt Disney Studios Motion Pictures International
Distribuo Walt Disney Studioj, Germanio
IMDb
vdr

Hexe Lilli - die Reise nach Mandolan (germane, en traduko sorĉistino Lili - la vojaĝo al [la fantazia barata regno] Mandolan) estas germania porinfana kineja filmo el la jaro 2011. Temas pri la dua kineja filmo pri la aventuroj de la 9- aŭ 10-jaraĝa knabino Lili, kiu elektiĝis iĝi sorĉistino kaj nun duonakcidente eniras nekredeblajn aventurojn. Krom la germana infana aktorino Alina Freund, kiu aktoras la rolon de Lili, en la filmo aparte elstaras la juna baratano Tanay Chheda, kiu ludas la rolon de barata knabo Musa.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En la malproksima barata regno Mandolan regas ĥaoso: La reĝa trono estas malice prisorĉata, kaj la grandveziro Guliman (Jürgen Tarrach), kiun la sorĉo ripete forte forkatapultas de la trono, sennerviĝinte petas la helpon de la knabina sorĉistino Lilli. Ŝi per magiaj diraĵoj aranĝu ke denove eblas sidi sur la trono kaj ke la regno Mandolan denove havu formalan reganton. Sed kiam la knabino kune kun sia amiko, la malgranda kaj mallerta drako Hektor, alvenas en Mandolan, ŝi malkovras ke la potencoavida grandveziro kaŝas intrigon: La veziro taskigis la strangan magiiston Abraŝ, malliberigi la veran reĝon Nandi, kaj la trono prave protestas kontraŭ tio ke la uzurpanto sidu sur ĝi.

Bonŝance la knabina sorĉistino povas fidi je siaj magiaj kapabloj kaj je la saĝa strata knabo Musa (Tanay Chheda). Kune la triopo de Lili, Musa kaj la draketo Hektor komencas aventuran vojaĝon, kiu sur malstabilaj motorciklaj busetoj kaj elefantoj gvidas al la pordegoj de la "malpermesita urbo". Tie Lili bezonas ĉiun kuraĝon en la kampanjo liberigi reĝon Nandi kaj plej rapide transportigi lin al Mandolan, por ankoraŭ malebligi la troniĝon de Guliman. Krome la draketo Hektor malsaniĝis: lia malfeliĉa amo al la virina botela spirito Suki kaj misteraj violkoloraj punktoj sur la verda draka haŭto zorgigas ne nur lin, sed ankaŭ la amikojn Lili kaj Musa.

Fono[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la filmo Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan, samkiel la unua kineja filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch, baziĝas je la pupularaj infanlibroj de serio Hexe Lilli, kiujn aŭtoris la verkisto Knister. La scenaron en ekzotikaj kulisoj realigis la gefratoj Bettine kaj Achim de Borries, kaj reĝisoro elektiĝis la aŭstro Harald Sicheritz. En ambaŭ kinejaj filmoj rolas la knabino Alina Freund en la rolo de Lili, la aktorinoj Anja Kling kiel patrino de Lili kaj Pilar Bardem kiel maljuna sorĉistino Surulunda, aldone al la voĉo de la germana komediisto Michael Mittermeier, kiu paroligas la drakon Hektor. En tiu ĉi, sed ne en la unua, filmo aktoras Jürgen Tarrach kiel grandveziro Guliman, la juna baratano Tanay Chheda kiel Musa (konata interalie pro la filmo Slumdog Millionaire de 2008) kaj Cosma Shiva Hagen, kiu donas sian ĉarman voĉon al la virina botela spirito Suki.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]