Heyne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heyne
Heyne

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 15-a de februaro 1934 - nekonata/nuntempe
Fondita 1934 en Dresdeno
Sidejo Munkeno (ekde 1948)
Lando Germanio
TTT la eldonejo heyne en la nuna eldongrupa retejo randomhouse.de
vdr

La eldonejo Heyne - germane Heyne Verlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1934 en Dresdeno kaj ekde 1948 havas sian centran sidejon en Munkeno. En 2001 ĝi aĉetiĝis fare de la konzerno Axel Springer AG kaj en 2003 pluvendiĝis: Nun ĝi ne plu estas memstara firmao, sed parto de la eldona grupo Random House de la konzerno Bertelsmann AG.

La eldonejo publikigas distrajn romanojn de internacie renomaj aŭtoroj kiel Johannes Mario Simmel, Daphne du Maurier, Mary Higgins Clark, John Grisham, Pearl S. Buck, Stephen King, Heinz Günther Konsalik kaj Barbara Cartland. Krome la eldona programo ampleksas nefikciajn librojn, precipe praktikajn konsilarojn kaj kuirlibrojn.

Grandan sukceson havis la 276 volumoj de la eldoneja serio "filma biblioteko" pri romanoj kiuj aparte sukcesis en formo de kinejaj filmoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La eldonejo fondiĝis la 15-an de februaro 1934 fare de la eldonisto Wilhelm Heyne en Dresdeno kaj ekde la jaro 1948 havas sian sidejon en Munkeno.

Ekde la jaro 1958 la eldonejo publikigas poŝlibrojn. En 1960 la filo de la fondinto, Rolf Heyne, transprenis la eldonejan gvidon. La firmao starigis diversajn poŝlibrajn seriojn; konata ekzemplo estas la serio Heyne Science-Fiction kun aŭtoroj kiel Isaac Asimov kaj Arthur C. Clarke. Tiel ĝi iĝis la dua plej granda poŝlibra eldonejo de Germanio.

Ekde la jaro 1994 krom poŝlibroj ankaŭ produktatas tradiciaj libroj kun firmaj kovriloj. Intelekte pli postula literaturo publikiĝas sub la nomo Diana Verlag.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]