Hiĝabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunizia virino kun hiĵab

La vorto hiĵab (حِجَاب, hiĵāb) devenas de la radiko haĵaba, «ŝteli de la rigardo, kaŝi», kaj signifas «ĉiun vualon metitan antaŭ persono aŭ objekto por kaŝi aŭ izoli ĝin». Do la vorto signifas ankaŭ «kurtenon» aŭ «ekranon».

Pli precize la Hiĵab aŭ Hiĵabo konsistas en tujo kiu kovras de la virino la hararon kaj la kolon, dum restas senkaŝe la tuta vizaĝo, diference de la Burĥo kaj la Nikabo kiu kaŝas respektive la tuton aŭ suban parton de la vizaĝo kaj diference de la Ŝajlo kiu estas simila al la hijabo, sed kovras ankaŭ la ŝultrojn.

Historio

En la socio de la araba duoninsulo antaŭislama, virinoj havis tre fortan pozicion, liberon kaj rajtojn pli gravajn ol la viroj (malagnoski sian edzon kaj ne male, sekskuniĝi kun la viroj de si mem elektitaj, ktp.).

Sed sen rajtoj, la viroj komencis postuli ilin kaj renversis la fluon de la historio ŝanĝante malrapide sian staton.

La hiĵab en la Korano

La hiĵab estas grava laŭ la kunteksto socikultura en kiu ĝi aperas, kaj tiel ne estas fundamenta principo de islamo.

Pri la religia signifo, la vorto «hiĵab» troviĝas sepfoje en la Korano. Neniam temas pri la virina vestaĵo, por kiu aliaj terminoj estas uzitaj.

Aliflanke, la vorto hiĵab havas la signifon de "kurteno" por indiki la izolaĵon truditan al la edzinoj de la profeto Mohamedo, suratoj 33, 53:

  • "Kiam vi petas ion de la edzinoj de la profeto, petu tion de malantaŭ vualo! Tio pli decas por viaj koroj kaj iliaj koroj." Ĉi tiu apartigo, komence rezervita al la edzinoj de la profeto Mohamedo, ŝajne poste estis tiam etendita al liberaj islamaj virinoj.

Vidu ankaŭ