Hiacinto
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ĝardena hiacinto
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
|
||||||||||||
|
Hyacinthus litwinowii |
||||||||||||
La hiacintoj (latine Hyacinthus) estas palearkta genro da floraj plantoj el la ordo de asparagaloj. La genro konsistas el tri plantaj specioj, kiuj kreskas el bulboj kaj floras printempe.
Sian nomon la belaspektaj plantoj havas de la escepte bela juna viro Hiakinthos (Ὑάκινθος), al kiu enamiĝis kaj Zefiro, la dio de la okcidenta vento, kaj la dio Apolono.
[redakti] Disvastiĝo
La natura kreskoteritorio de la hiacintoj ampleksas okcidentan Azion ĝis suda Turkmenio kaj nordorienta Irano. Kiel ĝardena floro, la planto tamen disvastiĝis al parkoj kaj ĝardenoj tutmonde.
[redakti] Retaj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |