Hias (kantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hias
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1950 (1950-11-03)
en Johnsbach
Morto 7-an de aŭgusto 2007 (2007-08-07) (56-jaraĝa)
en Donnersbach
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Hias estis la artistnomo de Erich Mathias MAYER (naskiĝinta en la 3-a de novembro 1950 en Admont-Johnsbach, mortinta en la 7-a de julio 2007 en Donnersbach). Li estis aŭstra kantisto, komikisto kaj tirharmonikisto. Al granda publiko li konatiĝis danke al regulaj aperoj dum la elsendoj de la distra televida spektaklo Muzikista stalo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mayer pasigis sian junaĝon en la mallarĝa valo de la rivero Enns, en Stirio. Dekdujaraĝa li suferis akcidenton kaj perdis multajn dentojn. Li komencis grimacadi kaj konatiĝis kiel arlekeno. Li kunlaboris unua kun amiko en la duo Ruap und Hias, poste kun la bando Fidele Köflacher kaj Ennstal-Musikanten. Kun la Ligister-trio kaj la interpreto de la kanto "Übern Laurenziberg" li havis debuton en 1981 en la seria popolmuzika televidspektaklo Musikantenstadl ĉe Karl Moik. Tio furiozegis, tiel ke li ĝis 1991 regule prezentis sin tie kaj akceptis la rolon de aminda Strangulo de la nacio (Urviach der Nation), kiu distru la spektantaron kaj prezentu pluse novajn kantojn.

En 1990 li partoprenis, reprezentante Aŭstrion, la konkurson Grand Prix der Volksmusik, sed fiaskis: pro la kantaĉo "Was macht a Papagei in an Solarium" li okupis la lastan rangon jam dum la elimina duonfinalo. Krom popularajn modkantojn li surbendigis ankaŭ konatajn popolajn kantojn kaj belajn klasikajn vienajn kantojn.

Kune kun la kvino Sepp Mattlschweiger’s Juchee Mayer multajn jarojn ĝis la fino kantadis kaj ludadis. Li estis virtuozo de la ŝtiria akordiono.

En 2007 li memmortigis sin en sia loĝejo nur kelkajn horojn antaŭ planita sursceneja apero kun la Ligister-trio en Supra Aŭstrio. Li edzis de 1974-2005 kaj havis kvar filinojn.

Sukcesaj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Übern Laurenziberg
  • I bin a Steirabua
  • Hiasl-Polka
  • Endlich is die Wochn aus – Dachstein-Lied
  • Mein Friederich
  • Hagenbrunner Lied
  • Die Dorffeuerwehr
  • Pfiff-Polka
  • A so a Schwipserl
  • Kuhtutt’nmuch
  • Waldhansl
  • Oberkrainer Cha-Cha-Cha
  • Ein Indianer in Tirol
  • Fiakerlied
  • Was macht der Papagei in an Solarium

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Der Huaber, der Meier und I – Ruap & Hias, 1975
  • Original Ligister-trio kun Hias – Ligister-trio kun Hias, 1979
  • Zu Dir liebe Heimat – Ligister-trio kun Hias, 1980
  • Der Huber, der Mayer und Hias – Ligister-trio kun Hias, 1981
  • Bergkamaraden sind Freunde – Ligister-trio kun Hias, 1981
  • Blumen zum Ehrentag – Ligister-trio kun jodlistino Resi & Hias, 1982
  • Heut san ma lustig – Ligister-trio kun jodlistino Resi & Hias, 1982
  • Für Stimmung und fürs Herz – Ligister-trio kun jodlistino Resi & Hias, 1983
  • Heut san ma lustig – D’Kasermandl, Ligister-trio kun jodlistino Resi & Hias, 1983
  • Beim Schützenhias – Ligister-trio, D´Kasermandl, Hias, 1984
  • Lausbuam san ma – Hias & Karl Moik, 1984
  • Was soll i kun die Handerl machen – Hias & filinoj, 1986
  • Das Beste vom Ligister-trio & Hias – Ligister-trio kun Hias, 1995
  • Hias 3000 feat. Hias – Hias, 2001
  • Übern Laurenziberg – Hias, 2003
  • Ligister-trio Gold & Platin – Ligister-trio kun jodlistino Resi & Hias, 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]