Hibrida kerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hibrida kerno en komputiko estas arkitekturo de operaciuma kerno kombinanta aspektojn de la arkitekturoj de mikrokerno kaj monolita kerno en operaciumaj sistemoj de komputilo. La tradiciaj kernokategorioj estas monolitaj kernoj kaj mikrokernoj (kun nanokernoj kaj eksokernoj komprenataj kiel pli ekstremaj versioj de mikrokernoj). La termino estas kontroverse diskutata pro la simileco de hibrida kerno al monolita kerno; la finna-usona komputilisto Linus Torvalds nomis la vortumon simpla merkatika varbilo[1] Ekzemploj de aktualaj operaciumoj uzantaj hibridan kernon estas Vindozo 7 (de 2008) kaj Vindozo 8 (de 2012).

Referencoj


Ŝablono:Ĝermo-komputiko