Hibridpiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hibridpiano estas laŭteknike akustika piano (konstruita kiel pianetopianego), kiu disponas pri aldonaj enigitaj elektrikaj sonpreniloj (kun antaŭamplifiko) (1970-aj/1980-aj jaroj) aŭ enigita diĝita tekniko (ekde la 1990-aj jaroj). Temas je tio pri la kompromiso, kombini la avantaĝojn de akustika piano (ekz. senlima polifonio, nuancoriĉa sono kaj vera ludsento, senlima dinamiko-ekzakteco) kun tiuj de elektronika piano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam komence de la 1930-aj jaroj profesoro Walther Nernst evoluigis kune kun la firmaoj Bechstein (mekaniko) kaj Siemens (elektroniko) elektroakustikan pianon nome Neo-Bechstein aŭ Bechstein-Siemens-Nernst-pianego, kies kordojn frapis etmarteletoj; la oscilojn indukte deprenis sonpreniloj, la oscilojn estis amplifikataj per valvo-amplifikilo (kaj rilate sonkoloron influata) kaj reproduktata per laŭtparolilo.

Ĉar la fruaj elektronikaj pianoj ne havis pianosimilan sonon, oni enkonstruis dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la klasikan akustikan pianomekanikon en pli modernajn, pli malpezajn kaj tamen pli stabilajn kestojn pli taŭgajn por la vojaĝmuzikado. La ingoj de ĉi tiuj aparatoj konsistis el malmola plasto kaj metalo. Oni rezignis pri grandaj resonkestoj. Oni merkatigis ĉi tiujn aparatojn kiel stabilaj, transporteblaj elektronikaj pianoj kaun vera pianosono. Celpersonoj estis profesiaj muzikantoj de roko, popo kaj ĵazo.