Hidekatsu Saito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hidekatsu Saito 1908 - 1940 estis japana dialektologo, esperantisto, kaj latinigisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hidekatsu Saito naskiĝis en la nuna urbo Tsuruoka de la prefektujo Yamagata en la norda parto de la ĉefinsulo de Japanio. Fininte la studojn en la universitato Komazawa en Tokio en 1931, li laboris kiel instruisto en sia hejma prefektujo. Pro sia maldekstrisma ideologio li estis maldungita en 1932.

Ekde siaj instruistaj tagoj li okupiĝis pri esploroj de la japana lingvo, studoj pri ties dialektoj, diskonigado de la reformaj movadoj de la ĉinaj literoj, nome la latiniga movado de la japana lingvo, Esperanto-movado, ktp. Ĉi tiajn studojn li daŭrigis poste hejme.

En 1934 Saito lanĉis eldonadi revuon pri lingvaj problemoj sub la nomo, 'Litero kaj Lingvo' (jap.: 文字と言語), al kiu kontribuis i.a. Aitsuki Tanakadate kaj Misao Tojo. En 1937 li publikigis la revuon Latinigo (pri adaptado de la latina alfabeto), verkitan sole en esperanto. Por tiu Latinigo li kolektis artikolojn pri latinigaj lingvo-reformaj movadoj en Azio nome el Ĉinio, Hindoĉinio, Indonezio.

Pro sia korespondado kun eksteraj landoj kaj pro siaj kontraŭ-militaj ideologio kaj agadoj, Saito estis arestita en 1938 kaŭze de malsekvo de la Leĝo por Publika Ordo. Li malsaniĝis je la pulmo, kaj post la liberiĝo li mortis en 1940.