Hidraŭdinamika kluĉilo
El Vikipedio
Hidraŭdinamika kluĉilo estas elemento servanta por transigadi tordmovanton de la movdona al la movata ŝafto pere de likvo, kiu cirkulas inter la cirkulradoj de pumpilo kaj turbino. Kontraŭe al la mekanika kluĉilo la hidraŭdinamika havas sekvantajn avantaĝojn:
- starto kaj akcelado de la movata maŝino okazas kun malrapida kresko de tormomanto;
- aŭtomata sekurigo kontraŭ troŝarĝo;
- amortizado de vibrado kaj elimino de transpreno de la vibrado per la movata maŝino.
