Hidraŭlika amplifilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hidraŭla amplifilo)

Hidraŭlika amplifilo estas hidraŭlika elemento reganta flu-kvanton aŭ premon de likvo, distingiĝanta per regado de elira povumo per malplipova enira grando.

Estas kelkaj tipoj de hidraŭlika amplifilo:

  • Amplifilo kun nadlo kaj klapo - amplifilo, kies enira grando estas devio de nadlo kaj elira grando estas la premdiferenco inter du aperturoj malantaŭ la klapo.
  • Duz-klapa amplifilo - amplifilo, kies enira grando estas devio de klapo kaj elira grando estas la premo antaŭ la duzo, eventuale la premdiferenco antaŭ du duzoj ĉe simetria aranĝo.
  • Duza amplifilo - amplifilo, kies enira grando estas la devio de duzo kaj elira grando estas la premdiferenco en du aperturoj situantaj antaŭ la duzo.
  • Nadla amplifilo - amplifilo, kies enira grando estas aksa devio de nadlo kaj elira grando estas la premo antaŭ la nadlo.