Hidrobatedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hidrobatedoj
Buntpieda petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procellariiformes
Familio: Hydrobatidae
Mathews, 1912
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La familio de Hidrobatedoj estas la petreloj, etaj petreloj kiuj frapecflugas, ofte post ŝipoj, kvankam la plenumo de tiu konduto foje estas distingilo inter specioj. La Hidrobatedoj aŭ ŝtormopetreloj estas marbirdoj de la ordo Procelarioformaj. Ili estas la plej malgrandaj ankaŭ inter marbirdoj, parencoj de plonĝopetreloj, manĝas planktonajn krustacojn kaj fiŝetojn elplukitajn el la surfaco, ĉefe dum ŝvebo. La flugmaniero estas frapa kaj ofte vesperteca.

Ŝtormopetreloj estas ĉie tutmare; oni trovas ilin en ĉiu ajn maro, sed nur mare, ĉar ili venas teren nur por reproduktado. Pri multaj specioj malmulto estas konata pri ilia konduto aŭ mara distribuado, ĉar ili estas malfacile troveblaj kaj eĉ pli malfacile identigeblaj.

Ŝtormopetreloj nestumas en insuloj, al kiuj alvenas nur dum noktiĝo. La ino demetas 1 blankan ovon en herba ternesto. Ambaŭ gepatroj kovas laŭ vicoj de ĝis 6 tagoj. La eloviĝo okazas post 40 aŭ 50 tagoj. La ido estas kovata dum plia semajno kaj poste oni lasas ĝin sola enneste dumtage kaj estas nutrita nokte per elbusiĝo. Gepatroj kaj ido forlasas kune la neston post 60 aŭ 70 tagoj.

Kelkaj specioj de ŝtormopetreloj estas minacataj pro homa agado. Unu specio, nome la Guadalupa petrelo, estas supozite formortinta; la Novzelanda petrelo estis ankaŭ supozite formortinta ĝis ties remalkovro en 2003. Ĉefaj minacoj al ŝtormopetreloj estas enmetitaj specioj, ĉefe mamuloj, en ties reproduktaj kolonioj; multaj ŝtormopetreloj kutime nestumas sur izolaj senmamulaj insuloj kaj estas malkapablaj fuĝi el predantoj kiaj ratoj kaj sovaĝiĝintaj katoj.

Taksonomio kaj subfamilioj[redakti | redakti fonton]

Estas du subfamilioj tradicie agnoskitaj.[1] La Oceanitenoj estas ĉefe en sudaj akvoj (Kvankam la Buntpieda petrelo regule migras al la norda hemisfero); ili estas 8 specioj en 5 genroj. Ili havas mallongajn flugilojn, kvadratajn vostojn kaj longajn kraniojn kaj manĝas per saltetado kaj frapflugado super akvo. Ĉiuj, krom unu specio, havas blankajn subajn partojn; krome estas nur la Buntpieda petrelo, kiu estas ankaŭ la ununura regula migranto nordhemisferen.

La Hidrobatenoj oni supozas, ke devenas de pravilsonaj ŝtormopetreloj. Ĉiu specio havas longajn flugilojn, forkajn aŭ kojnformajn vostojn, kaj piediras surakve plie ol saltas. Krom du, ĉiuj estas malhelaj. Ili vivas en norda hemisfero, sed povas viziti aŭ reproduktiĝi malmulte transekvatore.

Analizoj per DNA sugestas, ke la familio estas parafiletika kaj povas esti pli ĝuste traktata kiel distingaj familioj.[2] La sama studo trovis, ke la ŝtormopetreloj estas bazaj ene de la Procelarioformaj. La unua disiĝo estis la subfamilio Oceanitenoj, kaj la Hidrobatenoj disiĝis el la resto de la ordo poste. Oni trovis malmultajn fosiliajn speciojn, kaj la plej frua el la Supra Mioceno.[1]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Novzelanda petrelo fotita ĉe la Golfo Hauraki, Novzelando.
La flavaj piedomembranoj de la Buntpieda petrelo estas distingaj.

Morfologio kaj flugmaniero[redakti | redakti fonton]

Malkutime inter Hidrobatenoj, la Forkovosta petrelo havas tutgrizan plumaron.

La ŝtormopetreloj estas la plej malgrandaj el ĉiuj marbirdoj, kun gamo laŭ grando el 13–26 cm longaj. Estas du korpoformoj en la familio; nome la Oceanitenoj havas mallongajn flugilojn, kvadratformajn vostojn, longecajn kraniojn kaj longajn krurojn; dum la Hidrobatenoj havas pli longajn flugilojn, forko- aŭ kojn-formajn vostojn kaj pli mallongajn krurojn. La kruroj de ĉiuj ŝtormopetreloj estas proporcie pli longaj ol tiuj de aliaj Procelarioformaj, sed ili estas tre malfortaj kaj malkapablaj elteni la birdan pezon dum pli ol kelkaj paŝoj.[1]

La plumaro de la Oceanitenoj estas malhela kun blankaj subaj partoj (kun la escepto de la Buntpieda petrelo). Ĉiuj escepte du el la Hidrobatenoj estas ĉefe malhelaj kun variaj kvantoj de blanko en la pugo. Du specioj havas tute diferencan plumaron, nome la Ringopetrelo kiu havas blankajn subajn partojn kaj vizaĝajn markojn, kaj la Forkovosta petrelo kiu havas palgrizan plumaron.[4] Temas pri grupo rimarkinde malfacile identigebla enmare. Onley kaj Scofield (2007) asertas, ke multa publikita informaro estas malĝusta, kaj ke la fotoj en ĉefaj marbirdaj libroj kaj retejoj estas ofte malĝuste atribuitaj al specioj. Ili konsideras ankaŭ, ke kelkaj naciaj birdolistoj inkludas speciojn kiuj estis erare identigitaj aŭ estis akceptitaj sur la bazo de maltaŭga pruvaro.[5]

La Blankavizaĝa petrelo moviĝas super la akva surfaco per serio de saltetoj.

Ŝtormopetreloj uzas varion de teknikoj por helpi en flugo. Plej specioj manĝas per sursurfaca plaŭdado, tenante kaj movante siajn piedojn super la akva surfaco dum rapide teniĝas super la akvo. Ili restas surloke per ŝvebado atingita per rapida flugilfrapado aŭ per uzado de la vento por ankriĝi surloke.[6] Tiu metodo mangoflugi estas plej komune uzata de la ŝtormopetreloj Oceanitenoj. La Blankavizaĝa petrelo havas unikan varion en tiu modelo, tenante siajn flugilojn senmove kaj je angulo en kiu la vento puŝas ĝin for el la akva surfaco per serio de saltetoj.[7] Ŝtormopetreloj uzas ankaŭ dinamikan ŝvebadon kaj deklivan ŝvebadon por veturi super la oceana surfaco. La dinamika ŝvebado estas uzata ĉefe de la Hidrobatenoj, glite tra la ondaj frontoj akirante energion el la vertikala venta gradiento.[8][9] La dekliva ŝvebado estas pli antaŭenira kaj preferata de la Oceanitenoj;[6] per ĝi la ŝtormopetreloj turniĝas al la vento, akirante alton, el kie ĝi povas gliti reen suben al maro.

Dieto[redakti | redakti fonton]

La dieto de multaj ŝtormopetrelaj specioj estas malmulte konata pro malfacilo en priserĉado; ĝenerale oni supozas, ke la familio koncentriĝas al krustuloj.[10] Multaj specioj manĝas ankaŭ malgrandajn fiŝojn, oleajn restaĵojn kaj moluskojn. Oni scias, ke kelkaj specioj estas pli specializataj; nome la Grizdorsa petrelo koncentriĝas sur la larvoj de Pedunculata.

Preskaŭ ĉiuj specioj manĝas en la pelaga zono, escepte la Blankapuga petrelo kiu estas ĉeborda manĝanto en Galapagoj. Kvankam la ŝtormopetreloj kapablas bone naĝi kaj ofte ariĝas sur la akva surfaco, ili ne manĝas en akvo. Anstataŭe, la manĝo kutime okazas dumfluge, kiam la birdoj ŝvebas super aŭ 'piedirante' sur la surfaco (vidu morfologion) kaj manĝetante malgrandajn manĝerojn. Rare oni atingas predon per malprofunda plonĝado subsurface.[1]

Kiel ĉe multaj marbirdoj, la ŝtormopetreloj asociiĝas kun aliaj specioj de marbirdaj kaj marmamulaj specioj por helpi akiri manĝon. Oni teorias, ke ili profitas el la agado de plonĝopredantoj kiaj fokoj kaj pingvenoj kiuj puŝas predojn supren al la surfaco dum ĉasado, permesante la surfacomanĝantajn ŝtormopetrelojn atingi ilin.[11]

Distribuado kaj movoj[redakti | redakti fonton]

Ŝtormopetreloj troviĝas en ĉiuj tutmondaj oceanoj kaj en plej maroj. Ili forestas kiel nur reproduktuloj el okcidenta Hinda Oceano kaj kiel regulaj migrantoj aŭ loĝantoj el plej norda Arkta Oceano same kiel el la orientaj etendoj de la Mediteraneo, la Nigra Maro kaj areoj de saleta akvo. La Oceanitenoj estas tipe troviĝantaj en la suda hemisfero kaj la Hidrobatenoj en la norda hemisfero.[10]

Kelkaj specioj de ŝtormopetreloj entreprenas migradon post la reprodukta sezono. Plej amplekse veturanta migranto estas la Buntpieda petrelo kiu post reproduktado en Antarkto kaj en la ĉeantarktaj insuloj regule trapasas la ekvatoro al akvoj de la nordaj Pacifiko kaj Atlantiko. Aliaj specioj entreprenas migradojn de diferencaj longoj; plej longa estas tiu de la Svinhoa petrelo, kiu reproduktiĝas en okcidenta Pacifiko kaj migras al okcidenta Hinda Oceano;[12] kaj aliaj estas pli mallongaj kiaj tiu de la Nigra petrelo kiu nestumas en suda Kalifornio kaj migras suben laŭ la marbordo de Centrameriko tiom suden kiom ĝis Kolombio.[13] Oni supozas, ke kelkaj specioj, kiaj la Tristrama petrelo aŭ la Grizdorsa petrelo, estas esence sedentaj kaj ne entreprenas migradon for el siaj reproduktejaj insuloj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Markhama petrelo estas malkutima ĉar nestumas en kontinenta Sudameriko.

Ŝtormopetreloj nestumas kolonie, ĉefe sur insuloj; kvankam kelkaj specioj reproduktiĝas sur la kontinento, ĉefe en Antarkto. Nestolokojn oni atingas nur nokte por eviti predantojn;[14] kvankam la Galapaga petrelo kiu nestumas en la Galapagoj estas la escepto al tiu regulo kaj atingas siajn nestolokojn dumtage.[15] Ŝtormopetreloj montras altajn nivelojn de filopatrio, revenante al siaj naskokolonioj por reproduktiĝi. Iam oni kaptis ekzempleron de Madejra petrelo kiel plenkreskulo je nur 2 m el ties naskotruo.[16] Ŝtormopetreloj nestumas ĉu en nestotruoj elfositaj en grundo aŭ sablo, aŭ en malgrandaj fendoj en rokoj kaj deklivoj. Konkurenco por nestolokoj estas intensa en kolonioj kie la ŝtormopetreloj konkurencas kun aliaj nestotruaj petreloj, kaj oni registris pufinojn kiuj mortigis ŝtormopetrelojn por okupi siajn nestotruojn.[17] La kolonioj povas esti tre grandaj kaj densaj; 840,000 paroj de Blankavizaĝa petrelo nestumas sur la Sudorienta Insulo de la Ĉathamoj en nestotruaj densecoj de inter 1.18 – 0.47 truoj/m²; kaj oni registris densecojn tiom altajn kiom ĝis 8 paroj/m² ĉe la Madejra petrelo en la Galapagoj kaj kolonioj de 3.6 milionoj de Forkvosta petrelo.[18]

Ŝtormopetreloj estas monogamaj kaj formas longdaŭrajn parligojn kiuj daŭras nombron da jaroj. Studoj pri patreco uzinte spurojn de DNA montris, ke malkiel ĉe multaj aliaj monogamaj birdoj, malfideleco (ekster-paraj kopulacioj) estas tre rara.[19] Kiel ĉe aliaj Procelarioformaj, la ino demetas ununuran ovon en ĉiu reprodukta sezono; se la ovo malsukcesas, kutime ne okazas reklopodoj (kvankam tio okazas rare). Ambaŭ seksoj kovas laŭ vicoj de ĝis ses tagoj. La eloviĝo okazas post 40 aŭ 50 tagoj; la junulo estas kovata kontinue dum pliaj 7 tagoj antaŭ lasi ĝin sola en la nesto dum la tago kaj nutri ĝin per regurgitado nokte.

La nutro por la ido pezas ĉirkaŭ 10–20% el la patra korpopezo, kaj konsistas el kaj prederoj kaj el stomakoleo, kiu estas energiriĉa (ties kaloria valoro estas ĉirkaŭ 9600 kalorioj por gramo) oleo kreita el parte digestita predo en parto de antaŭa intesto konata kiel proventrikulo.[20] Per parta konverto de prederoj en stomaka oleo ŝtormopetreloj povas plibonigi la kvanton da energio kiun la ido ricevas dumnutre, nome avantaĝo por malgrandaj marbirdoj kiuj povas fari ununuran viziton al la ido dum periodo de 24 horoj (nokte).[21] La averaĝa aĝo je kiu idoj elnestiĝas dependas el la specio, nome inter 50 kaj 70 tagoj. La tempo uzita por idozorgado estas longa laŭ la grando de la birdospecio sed estas tipa de marbirdoj, kiuj ĝenerale estas K-selektitaj, vivas multe plie, prokrastas reproduktadon plie, kaj investas pli da peno al la junuloj.[22] Ŝtormopetreloj estis registritaj kun vivoj tiom longaj kiom ĝis 30 jaroj.[23]

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La malpliiĝo de la Cindropetrelo kondukis al fakto ke ĝi estis deklarita endanĝerita specio fare de la IUCN.

Kelkaj specioj de ŝtormopetreloj estas minacataj de homa agado.[24] Du el ili, nome la Guadalupa petrelo, kaj la Novzelanda petrelo, estas listitaj kiel dastre endanĝeritaj. La Guadalupa petrelo ne estis observita ekde 1906 kaj plej fakuloj konsideris ĝin formortinta. Ankaŭ la Novzelanda petrelo estis konsiderita formortinta dum multaj jaroj sed estis vidita denove en 2003, kvankam ties populacio ŝajne estas tre malgranda. Unu specio (nome la Cindropetrelo) estas listita kiel endanĝerita fare de la IUCN pro malpliiĝo de 42% dum dudek jaroj,[25] kaj ankaŭ du aliaj specioj estas listitaj kiel preskaŭ minacataj aŭ eĉ pli malbone. Aldone kvar specioj estas tiom malmulte konataj ke ili estis listitaj kiel de Nesufiĉa Informo. Por du specioj, nome la ĵus remalkovrita Novzelanda petrelo kaj la Ringopetrelo, eĉ la lokoj de ties reproduktaj kolonioj restas mistero.

Ŝtormopetreloj frontas la samajn minacojn kiel aliaj marbirdoj, partikulare ili estas minacataj de enmetitaj specioj. La Guadalupa petrelo estis kondukita al la formorto fare de sovaĝiĝintaj katoj,[26] kaj tiaj enmetitaj predantoj estis ankaŭ responsaj pro malpliiĝoj en aliaj specioj. Ankaŭ habitata degradado kiu limigas nestoportunojn kaŭzita de enmetitaj kaproj kaj porkoj estas problema, speciale se ĝi pliigas konkurencon ĉe plej agresemaj nestotruaj petreloj.

Kultura reprezento de la ŝtormopetrelo[redakti | redakti fonton]

La nomo "petrelo" estas diminutiva formo de "Petro", aludo al Sankta Petro; ĝi estis donata al tiuj birdoj ĉar ili foje ŝajnas piediri sur la akva surfaco kaj tio memorigas pri evangela epizodo kiam Jesuo helpas Petron “piediri surakve”. Pli specifa termino 'ŝtormopetrelo' aŭ 'ŝtorma petrelo' estas aludo al ties kutimo kaŝiĝi ĉe leo de ŝipoj dum ŝtormoj.[27] Iamaj anglalingvaj maristoj nomigis tiujn birdojn "Mother Carey's Chickens" (kokidoj de Panjo Kario) ĉar oni supozis, ke ili avertas pri tuj venontaj ŝtormoj; tiu nomo estas bazita sur korupta formo de latina esprimo Mater Cara (kara panjo), aludo al la dipatrino.

Bretona folkloro subtenis, ke la ŝtormopetreloj estas spiritoj de mar-kapitanoj kiuj mistraktis siajn ŝipanojn, kondamnitaj eterne flugi supermare, kaj ankaŭ estas animoj de dronitaj maristoj. Mara superstiĉo asertas, ke apero de ŝtormopetrelo antaŭdiras malbonan veteron.[28] Sinistraj nomoj el angla kaj franca lingvoj estas Waterwitch, satanite, satanique kaj oiseau du diable (diabla birdo).[29]

La "ŝtorma petrelo" aperas kiel standarda traduko de la nomo de la ĉefa rolulo de La kanto de la ŝtormopetrelo – nome poemo de 1901 de la Rusia revolucia verkisto Maksim Gorkij en kiu li aludas al la imagaro de la ĉeantarkta birdaro por priskribi la sintenojn de la rusia socio antaŭ la venanta revolucio. Tiu poemo estis nomita "la batala himno de la revolucio", kaj havigis al la propra Gorkij la titolon "Ŝtormopetrelo de la Revolucio".[30] Kvankam traduko de la birda nomo povus esti ornitologie malĝusta (ĉar la rusa burevecnik aludas al multaj specioj de Procelarioformaj, se ne al iu ajn el la Hidrobatedoj), ĝi estas poezie taŭga, ĉar burevecnik laŭvorte signifas "la anoncanto de ŝtormo".

La motivo de la Ŝtormopetrelo havas longan asocion kun la revolucia anarkiismo. Ŝtormopetrelo estis la titolo de germanlingva anarkista gazeto de la fino de la 19a jarcento, ĝi estis ankaŭ la nomo de rus-ekzilitan anarkokomunista grupo funkcianta en Svisio komence de la 20a jarcento. La Ŝtormopetrelo estis ankaŭ la titolo de la gazeto de la Anarkokomunista Federacio en Rusio dum la epoko de la revolucio. Verkante en 1936, Emma Goldman aludis al Buenaventura Durruti kiel "…tiu ŝtormopetrelo de la anarkista kaj revolucia movado…". Ankaŭ la Londona grupo de la Anarkista Federacio (Britio kaj Irlando) produktas serion de broŝuroj laŭ la marko Ŝtorma Petrelo.

La "ŝtorma petrelo" estas ankaŭ maskoto de la Universitato Oglethorpe, nome malgranda altlernejo situanta ĉe Atlanto, Georgio, Usono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Carboneras, C. (1992) "Family Hydrobatidae (Storm petrels)" pp. 258–265 in Handbook of Birds of the World Vol 1. Barcelona:Lynx Edicions, ISBN 84-87334-10-5
  2. Nunn, G & Stanley, S. (1998). "Body Size Effects and Rates of Cytochrome b Evolution in Tube-Nosed Seabirds", gazeto : Molecular Biology and Evolution, volumo : 15, numero : 10, paĝoj : 1360–1371. COI:10.1093/oxfordjournals.molbev.a025864 Corrigendum
  3. Peter Harrison, Michel Sallaberry, Chris P Gaskin, Karen A Baird, Alvaro Jamarillo, Shirley Maria Metz, Mark Pearman, Michael O'Keeffe, Jim Dowdall, Seamus Enright, Kieran Fahy, Jeff Gilligan and Gerard Lillie (2012). "A new storm petrel species from Chile", gazeto : The Auk, volumo : 129, numero : 4
  4. Harrison, P. (1983) Seabirds, an identification guide Houghton Mifflin Company:Boston ISBN 0-395-33253-2
  5. Onley and Scofield, (2007) Albatrosses, Petrels and Shearwaters of the World. Helm ISBN 978-0-7136-4332-9
  6. 6,0 6,1 Withers, P.C (1979). "Aerodynamics and Hydrodynamics of the 'Hovering' Flight of Wilson's Storm Petrel", gazeto : Journal of Experimental Biology, volumo : 80, paĝoj : 83–91
  7. Erickson, J. (1955). "Flight behavior of the Procellariiformes", gazeto : The Auk, volumo : 72, numero : 4, paĝoj : 415–420. COI:10.2307/4081455
  8. (1982) "The flight of petrels and albatrosses (Procellariiformes), observed in South Georgia and its vicinity", gazeto : Philosophical Transactions of the Royal Society of London B, volumo : 300, numero : 1098, paĝoj : 75–106. COI:10.1098/rstb.1982.0158
  9. Brinkley, E. & Humann, A. (2001) "Storm petrels" in The Sibley Guide to Bird Life and Behaviour (Elphick, C., Dunning J. & Sibley D. eds) Alfred A. Knopf:New York ISBN 0-679-45123-4
  10. 10,0 10,1 Brooke, M. (2004). Albatrosses And Petrels Across The World Oxford University Press, Oxford, UK ISBN 0-19-850125-0
  11. Harrison N., Whitehouse M., Heinemann D., Prince P., Hunt G., Veit R. (1991). "Observations of Multispecies Seabird Flocks around South Georgia", gazeto : Auk, volumo : 108, numero : 4, paĝoj : 801–810
  12. (1990) "Barau's petrel Pterodroma baraui, Jouanin's petrel Bulweria fallax and other seabirds in the northern Indian Ocean in June–July 1984 and 1985", gazeto : Ardea, volumo : 79, paĝoj : 1–14
  13. Ainley, D. G., kaj W. T. Everett. 2001. Black Storm Petrel (Oceanodroma melania). In The Birds of North America, No. 577 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  14. (1990) "Effect of moon on activity of petrels (Class Aves) from the Selvagen Islands (Portugal)", gazeto : Canadian Journal of Zoology, volumo : 68, numero : 7, paĝoj : 1404–1409. COI:10.1139/z90-209
  15. Ayala L and Sanchez-Scaglioni R (2007). "A new breeding location for Wedge-rumped Storm Petrels (Oceanodroma tethys kelsalli) in Peru", gazeto : Journal of Field Ornithology, volumo : 78, numero : 3, paĝoj : 303–307. COI:10.1111/j.1557-9263.2007.00106.x
  16. Harris, M. (1979). "Survival and ages of first breeding of Galapagos seabirds", gazeto : Bird Banding, volumo : 50, numero : 1, paĝoj : 56–61. COI:10.2307/4512409
  17. Ramos, J.A., Monteiro, L.R., Sola, E., Moniz, Z. (1997). "Characteristics and competition of nest cavities in burrowing Procellariiformes", gazeto : Condor, volumo : 99, numero : 3, paĝoj : 634–641. COI:10.2307/1370475
  18. West, J. & Nilsson, R. (1994). "Habitat use and burrow densities of burrow-nesting seabirds on South East Island, Chatham Islands, New Zealand", gazeto : Notornis (Supplement), volumo : 41, paĝoj : 27–37
  19. Mauwk, T., Waite, T. & Parker, P. (1995). "Monogamy in Leach's Storm Petrel:DNA-fingerprinting evidence", gazeto : Auk, volumo : 112, numero : 2, paĝoj : 473–482. COI:10.2307/4088735
  20. Warham, J. (1976). "The Incidence, Function and ecological significance of petrel stomach oils", gazeto : Proceedings of the New Zealand Ecological Society, volumo : 24, paĝoj : 84–93
  21. Obst, B & Nagy, K (1993). "Stomach Oil and the Energy Budget of Wilson's Storm Petrel Nestlings", gazeto : Condor, volumo : 95, numero : 4, paĝoj : 792–805. COI:10.2307/1369418
  22. Schreiber, Elizabeth A. & Burger, Joanne.(2001.) Biology of Marine Birds, Boca Raton:CRC Press, ISBN 0-8493-9882-7
  23. Klimkiewicz, M. K. 2007. Longevity Records of North American Birds. Version 2007.1. Patŭent Wildlife Research Center. Bird Banding Laboratory. Laurel MD.
  24. IUCN, 2006. Red List: Storm petrel Species Konsultita la 27an de aŭgusto, 2006.
  25. (1998) "Status and Trends of the Ashy Storm Petrel on Southeast Farallon Island, California, based upon capture-recapture analyses", gazeto : Condor, volumo : 100, numero : 3, paĝoj : 438–447. COI:10.2307/1369709
  26. Nuntempa rakonto de malpliiĝo de la Guadalupa petrelo – (1908) "The Present State of the Ornis of Guadaloupe Island", gazeto : Condor, volumo : 10, numero : 3, paĝoj : 101–106. COI:10.2307/1360977
  27. Slotterback, J. W. (2002). Band-rumped Storm Petrel (Oceanodroma castro) and Tristram’s Storm-Petrel (Oceanodroma tristrami). En The Birds of North America, No. 673 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  28. Eyers, Jonathan (2011). Don't Shoot the Albatross!: Nautical Myths and Superstitions. A&C Black, London, UK. ISBN 978-1-4081-3131-2.
  29. (1970) The Folklore of Birds. Dover. ISBN 0-486-22145-8. 
  30. "A Legend Exhumed", revizio de "STORMY PETREL: THE LIFE AND WORK OF MAXIM GORKY" de Dan Levin. Appleton-Century. Time Magazine, 25an de Junio, 1965