Hidrogeologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Hidrogeolgio (de la greka hydros akvo, geo tero kaj logos (instruo)) estas la scienco pri la akvo en la terkrusto, inkluzive la reciprokajn efikojn inter sur- kaj subteraj influoj. Ĝi estas aplikata diciplino de la geologiaj sciencoj. Esplorobjektoj estas la grundakvo kaj ĉiuj faktoroj, kiuj havas influon al la grundakvo. La hidrologio kiel najbara esplorkampo okupas sin pri la surtera akvo (Vidu ankaŭ akvocirkulado).