Hieraŭ ĵus

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yesterday
E-titolo Hieraŭ ĵus
border Paul McCartney
Paul McCartney
Artisto Paul McCartney
Albumo Help!
Publikigo 1965
Ĝenro Pop-muziko
Firmao Parlophone
Tekstisto Paul McCartney
Komponisto Paul McCartney
Produktisto George Martin
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Yesterday, (Hieraŭ ĵus), estas la titolo de kanto skribita de Paul McCartney en la jaro 1965. Ĝi aperis en la albumo "Help!".

Kvankam "Hieraŭ ĵus" estis skribita nur de Paul McCartney, oni kutime nomas la duopon Lennon/McCartney kiel aŭtoroj. "Hieraŭ ĵus" estis la unua kanzono de la Beatles, kantita de membro de la grupo solostile kaj ankaŭ tiel registrita. La violona aranĝo devenis de la tiama produktisto George Martin. Fakte temas pli pri kanto klasikstila, ol pri kanzono.

"Yesterday" estas la plej ofte registrita kanto en la historio de popmuziko. La artikolo en Guiness World Records proponas pli ol 1600 postversiojn fare de tuta aro de tre diversstilaj kantistoj inklude de Marianne Faithfull, Tose Proeski, The Mamas and the Papas and Barry McGuire, The Seekers, Joan Baez, Donny Hathaway, Michael Bolton, Bob Dylan, Liberace, Frank Sinatra, Matt Monro, Elvis Presley, Ray Charles (1967), Marvin Gaye, Daffy Duck, Jan & Dean, The Sylvers, Wet Wet Wet, Plácido Domingo, The Head Shop, Billy Dean, En Vogue, Muslim Magomayev kaj Boyz II Men.

[redakti] Ligiloj eksteren

Bone kantebla versio en Esperanto Hieraŭ ĵus (el Retarkivo 2005)

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj