Hieraaetus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akcipitragloj

Afrika akcipitraglo ("Hieraaetus" spilogaster)
Afrika akcipitraglo ("Hieraaetus" spilogaster)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Buteonenoj Buteoninae
Genro: Aquila
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro Hieraaetus, foje konata kiel akcipitragloj, aludas al grupo de malgrandecaj agloj kutime lokigitaj en la subfamilio de Buteonenoj ene de la familio de Akcipitredoj.

Nune oni konsideras nur 3 speciojn de mezgrandaj rabobirdoj kiuj loĝas en Afriko kaj Novgvineo ene de tiu grupo. Tiuj estas la jenaj:

La Botaglo (iame Hieraaetus pennatus), Nizaglo (iame H. fasciatus), la Nanaglo (iame H. morphnoides) kaj la Ruĝecventra aglo (iame H. kienerii) estis determinata de ĵusaj studoj pri genetiko kiel polifiletikaj kaj enmetitaj kun la agloj de la genro Aquila pli ol kun sia tradicia grupo.

Tio kreas problemon por taksonomio nome ke la Botaglo (nune en Aquila) estis la tipa specio de la genro Hieraaetus, kio faras el tiu nomo juna sinonimo de Aquila. Sekve se la nomataj akcipitragloj pluhavas distingan grupon, ili bezonas diferencan genronomon.

Foje la tuta genro estas enmetita en Aquila. Ke la restaj 3 specioj ne estas probable ankoraŭ monofiletika grupo ŝajnas pro biogeografio, ĉar tio postulas ke nombroj de parencoj vivintaj inter Afriko kaj Novgvineo iĝis formortinta prahistorie sen lasi spurojn aŭ posteulojn.

Christidis kaj Boles (2008) uzas alternativan alproksimigon. Akceptinte ke kaj Aquila kaj Hieraaetus estas polifiletikaj, ili movas spilogaster kaj fasciatus al la genro Aquila kaj retenas la aliajn membrojn de la iama grupo Hieraaetus kun morphnoides kaj Aquila wahlbergi ene de la nova limigo de Hieraaetus.[1]

Ankoraŭ ne estis determinata ĉu la fosilio "Hieraaetus" edwardsi (Meza -? Fina Mioceno de sudokcidenta Eŭropo) apartenas al la propraj akcipitragloj (se vere tio ekzistas) aŭ al Aquila.

La Ruĝecventra aglo, iama Hieraaetus kienerii, iĝis distinga kaj povus bezoni esti atribuata al nova genro,[2][3] eble Lophotriorchis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Les Christidis & Walter E Boles (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. CSIRO publishing. ISBN 978-0-643-06511-6
  2. Lerner, H. R. L.; D. P. Mindell (2005). "Phylogeny of eagles, Old World vultures, and other Accipitridae based on nuclear and mitochondrial DNA". Molecular Phylogenetics and Evolution 37:327–346 PDF
  3. Jan Ove Gjershaug (2006) Taxonomy and conservation status of hawk-eagles (genus Nisaetus) in South-East Asia. Thesis. Norwegian University of Science and Technology Plena teksto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bunce, M., et al. (2005) Ancient DNA Provides New Insights into the Evolutionary History of New Zealand's Extinct Giant Eagle. PLoS Biol 3(1): e9 DOI: 10.1371/journal.pbio.0030009 HTML open-source artikolo Arkivigite je 2008-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Collinson, M. Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists - British Birds vol 99 (Junio 2006), 306-323.
  3. Lerner, H. R. L. and D. P. Mindell (2005) Phylogeny of eagles, Old World vultures, and other Accipitridae based on nuclear and mitochondrial DNA. Molecular Phylogenetics and Evolution 37: 327-346. [1]
  4. Helbig AJ, Kocum A, Seibold I & Braun MJ (2005) A multi-gene phylogeny of aquiline eagles (Aves: Accipitriformes) reveals extensive paraphyly at the genus level. Molecular phylogenetics and evolution 35(1):147-164 PDF Arkivigite je 2014-11-06 per la retarkivo Wayback Machine