Hierofalkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hierofalco)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hierofalkoj
Yeti, Hibrido de blanka Ĉasfalko × Tartarfalko. Hierofalkoj facile hibridiĝas, kaj la idaro estas ofte fekunda.
Yeti, Hibrido de blanka Ĉasfalko × Tartarfalko.
Hierofalkoj facile hibridiĝas, kaj la idaro estas ofte fekunda.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Subgenro: Hierofalco
Genroj de subdivizioj

Falco biarmicus
Falco cherrug
Falco jugger
Falco rusticolus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hierofalkoj estas kvar tre proksime rilataj specioj de falkoj kiuj formas la subgenron nome Hierofalco:

La Nigra falko de Aŭstralio estas foje konsiderata apuda al hierofalkoj: fakte ĝi ŝajnas ege proksima al ili (Wink et al. 2004).

Ili reprezentas membrojn de sia genro kiu estas similaj al specioj kiaj la Migra falko laŭ ekstera aspekto, sed kutime kun pli da feomelanino kiu havigas ruĝecajn aŭ brunajn kolorojn, kaj ĝenerale pli fortan plumarbildon similan al tiu de akcipitroj. Ties subaj partoj kutime havas ampleksan bildon de malhelaj makuloj, linioj aŭ sagokapaj markoj. Ili ĉasas kutime laŭ nivela flugo, pli kiel akcipitroj ol kiel Migra falko per sia plonĝatako aŭ ol kiel apusfalkoj per siaj akrobatiaj persekutadoj.

Analizoj per DNA konfirmis, ke la hierofalkoj estas monofiletika grupo - kaj, krome, ke hibridiĝo okazas pliiĝe en la nuna specikomplekso. Komencaj rezultoj de analizoj per DNA kiuj sugestis, ke ili estas bazaj inter ĉiuj vivantaj falkoj estis eraraj, pro transgenofluo (Wink & Sauer-Gürth 2000). La biogeografie tute distinga Prerifalko estis foje klasata kun la hierofalkoj pro sia simila koloraro; ĝi estas nune konsiderata kiel ne apartenanta al tiu subgenro, la similoj estus rezulto de konverĝa evoluo por adaptado al simila habitato.

La stirpo de la hierofalkoj ŝajnas de origino de fina Plioceno, eble tiom malnova kiom ĉe la "tipaj" turfalkoj (Gelaziano, antaŭ ĉirkaŭ 2.5–2 milionoj de jaroj[1]), eble iome pli malnova, kvankam oni scias malmulte pri ties fosilia historio. Ŝajne ĝi originis en Afriko aŭ apudaj regionoj, sed ŝajne iĝis preskaŭ formortintaj en la pasinteco: la nuna hierofalka diverseco estas de sufiĉe ĵusa origino, eble ne pli malnova ol la Eemia interglacialo (antaŭ ĉirkaŭ 130.000–115.000 jaroj) je la starto de la fina Pleistoceno; nur unu el la specioj de hierofalkoj kiu supozeble diverĝis inter la Plioceno kaj la meza Pleistoceno lasis vivantajn posteulojn. La Balkanfalko ŝajne estas la plej filogenetike malnova specio (ĉefe laŭ biogeografio); la aliaj diverĝis – ŝajne for el populacio izolata en nordorienta Afriko iam dum la glacialo Riss, antaŭ 200,000 al 130.000 jaroj – dum mallonga kaj rapida eksplodo de evoluo. Analizoj per DNA en tiu grupo suferis pro la etenda hibridiĝo kaj nekompleta kunprauleco konfuziga de informo, kaj studoj el malgranda ekzemplokvanto ne povas esti konsiderataj fidindaj. Foje ĉiuj hierofalkoj estis kunigitaj en unusola specio, Falco hierofalco.[2]

Eblaj ekzemploj de tia formortinta stirpo de hierofalkoj estas sennoma specio de la genro Falco loĝinta el la komenca Plioceno de Bulgario al komenca Pleistoceno de Hispanio kaj Ĉeĥio[3] kaj Falco antiquus konata el Meza Pleistoceno de Noailles (Francio) kaj eble el Hór-völgy (Hungario).[4]

Ties nomo povas signifi "sanktigita falko" (greka ἱερος = "sankta") aŭ malpli probable "akcipitro-falko" (greka ἱεραξ = "akcipitro", sed kun greka eraro: la ĝusta kombinaĵo de ἱεραξ estus "hieraco-").

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wink & Sauer-Gürth (2000), Groombridge et al. (2002)
  2. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Groombridge et al. (2002), Wink et al. (2004), Nittinger et al. (2005)
  3. Simila al la Tartarfalko (Mlíkovský 2002), sed rilato kun ekxemple la Migra falko ne povas esti forgesita. Pro la granda tempopaŭzo, ili povus esti pli da unu specio.
  4. Tre simila al la Tartarfalko kaj klasita kiel paleosubspecio de tiu specio fare de Mlíkovský (2002). Ankaŭ ne pro la probable pli ĵusa origino de la Tartarfalko (Nittinger et al. 2005).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Griffiths, Carole S. (1999): Phylogeny of the Falconidae inferred from molecular and morphological data. Auk 116(1): 116–130. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • Groombridge, Jim J.; Carl Jones; Bayes, Michelle K.; van Zyl, Anthony J.; Carrillo, José; Nichols, Richard A. & Bruford, Michael W. (2002): A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean. Molecular Phylogenetics and Evolution 25(2): 267–277. COI:10.1016/S1055-7903(02)00254-3 (HTML resumo)
  • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, Michael (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (eds.): Raptor conservation today: 593-599. PDF plena teksto
  • Nittinger, F.; Haring, E.; Pinsker, W.; Wink, Michael & Gamauf, A. (2005): Out of Africa? Phylogenetic relationships between Falco biarmicus and other hierofalcons (Aves Falconidae). Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 43(4): 321-331. COI:10.1111/j.1439-0469.2005.00326.x PDF plena teksto
  • Wink, Michael & Sauer-Gürth, Hedi (2000): Advances in the molecular systematics of African raptors. In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds): Raptors at Risk: 135-147. WWGBP/Hancock House, Berlin/Blaine. PDF plena teksto
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto
  • Wink, Michael; Sauer-Gürth, Hedi; Ellis, David & Kenward, Robert (2004): Phylogenetic relationships in the Hierofalco complex (Saker-, Gyr-, Lanner-, Laggar Falcon). In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds.): Raptors Worldwide: 499-504. WWGBP, Berlin. PDF plena teksto