Hieronim Dekutowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:HieronimDekutowski3.JPG
Hieronim Dekutowski

Hieronim Dekutowski (naskiĝis la 24-an de septembro 1918 en Dzików (nun kvartalo de Tarnobrzeg), mortis la 7-an de marto 1949 en Varsovio) estis kolonelo, soldato de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, cichociemny (mutobskurulo), legenda komandanto de partizanaj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo kaj Libero kaj Sendependo, skolto.

Serĉado de tombo, elterigo, identigo

Dum kelkdeko da jaroj daŭranta serĉado de ripozloko de la viktimo de komunista murdo finiĝis per sukceso. Somere 2012 esploristoj de Instituto pri Nacia Memoro, agantaj sub gvido de profesoro Krzysztof Szwagrzyk, malkovris kaj sekurigis liajn postrestaĵojn dum elterigaj laboroj sur Kwatera na Łączce (Tomba segmento sur Herbejo), en varsovia kvartalo Powązki. La identigon faris spertuloj de Pomorski Uniwersytet Medyczny (Pomeria Medicina Universitato en Szczecin) kadre de Pola Genetika Bazo de Viktimoj de Totalismoj. Instituto pri Nacia Memoro oficiale informis pri tio dum gazetara konferenco la 22-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Tadeusz M. Płużański, [1] Majoro Hieronim Dekutowski "Zapora" (1918-1949)
  • Jerzy Ślaski, Żołnierze wyklęci (Anatemitaj soldatoj), Warszawa 1996.
  • Jerzy Ślaski, Polska Walcząca (Pollando Batalanta) 3-a volumo, Warszawa 1999.
  • Żołnierze wyklęci. Antykomunistyczne podziemie zbrojne po 1944 roku (Anatemitaj soldatoj. Kontraŭkomunista armigita subtera movado post 1944), Warszawa 2002.

Eksteraj ligiloj