Hieronima Martirologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Greco, Sankta Hieronimo, 1609, Novjorko Metropolitan Museum of Art.

Hieronima Martirologio (latine: Martyrologium Hieronymianum konstituas la plej antikva Martirologio de la Latina Eklezio (praktike la Katolika Eklezio), nome la plej antikva katalogo de Martiroj de la latina Eklezio, alveninta ĝis nia epoko: ĝi ŝuldas sian nomon al la fakto ke oni, erare, ĝin atribuis longatempe al Sankta Hieronimo, kiu, male, aldonis nur kelkaĵon kiel la Vita Malchi (392 AD) (ĉi-kontekste li sciigis ke mem intencis verki informojn pri ĉiuj sanktuloj kaj martiroj vivintaj ekde la apostola epoko.)

La aŭtoro, male, estis anonimulo de la 5-a jarcento, vivinta en Milano kaj Aquileia: li utiligis kiel precipan fonton sirian Martirologion de la dua duono de la 4-a jarcento (eble temas pri la Martirologio de Nikomedia, redaktita inter la jaroj 360-aj kaj 411-aj), sed li ankaŭ profitis de Kronikverkisto de 354, nome de la verko de Furio Dionizo Filokalo (354) kaj de Martirologio afrika.

Pri ĝi oni konas du redaktaĵojn: tiu itala porliturgie kaj poredife uzata kaj alia nomata gaŭla, pretigita ĉe la fino de la 4-a jarcento: tiu ĉi havis grandan disvatigon kaj diversajn aldonaĵojn en diversaj provincoj de Francio ĉerpante ankaŭ de aliaj martirologioj kiel el tiu de Hrabano Maŭro.

La hieronima martirologo estis, modereepoke, publikigita de Hippolyte Delehaye kaj Henri Quentin, jezuitoj membroj de redaktistoj diritaj Bolandistoj, en Bruselo en Acta Sanctorum en 1931. Kvankam trafite en multajn kritikajn problemojn, la Hireonima Martirologio restas grandvalora dokumento por la Historio de la Eklezio.

Ĝi estis laŭlonge de tuta mezepoko la precipa, se ne la unika, fonto por liturgiaj kalendaroj.

Praktike, la Hieronima Martirologio grandparte identiĝas kun la hodiaŭ Roma Martirologio

Bibliografio

  • Henri Quentin, Les martyrologes historiques du Moyen Âge : étude sur la formation du Martyrologe romain, Paris, J. Galbada, 1908
  • Giovanni Battista de Rossi e Louis Duchesne, Martyrologium Hieronymianum, in Acta Sanctorum LXXXII Novembre, II (1894)
  • Hippolyte Delehaye, Commentarius perpetuus in Martyrologium Hieronynianum ad recensionem H. Quenti, in Acta Sanctorum XXIV Novembre 11, II (Brŭelles, 1931)

Vidu ankaŭ